Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Gregorio la 16-a

Papo
Papo
Gregorio la 16-a
254-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Bartolomeo Alberto Mauro Cappellari
Pontifiko de 2-a de februaro 1831
ĝis 1-a de junio 1846
Antaŭulo Pio la 8-a
Sekvanto Pio la 9-a
Persona informo
Naskiĝo 18-a de septembro 1765
en Belluno, Italio
Morto 1-a de junio 1846
en Romo, Italio
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Lingvoj latina lingvoitala lingvo [#]
Subskribo Gregorio la 16-a
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gregorio la 16-a, naskita la 16-an de septembro 1765 en Belluno kun la nomo Bartolommeo Alberto Cappellari, estis papo de la 5-a de februaro 1831 ĝis la 1-a de junio 1846, kiam li mortis en Romo. Li estis romualdano.

La konklavo por lia elekto daŭris sufiĉe longe; laŭ iuj 54 aŭ 64 tagojn; ĝi finiĝis la 2-an de februaro 1831. Antaŭ sia elekto Gregorio estis ne episkopo, sed monaĥeja abato (eklezie samranga al episkopo, sed ne al kardinalo). Li estis la lasta ne-episkopo, kiu estis elektita kiel papo.

Vivo

Cappellari aliĝis al la monakejo romualdana de Murano kaj iĝis ties abato. Li gajnis bonajn sciojn pri orientaj lingvoj. Lia verko »Trionfo della Santa Sede«, kiu tradukitis en multajn lingvojn, kaŭzis lian ordenestrigon. Papo Leono la 12-a nomumis lin en 1826 kardinalo kaj igis lin ĉefon de la Papa Kongregacio por la evangelizado de la popoloj.

Post la finfaro de la konkordato kun Nederlando (ankoraŭ dum la regado de Leono la 12-a) la papo Pio la 8-a nomumis Cappellari la ĉefintertraktanto kun la prusoj. Temis pri reguligo de geedzecoj inter katolikoj kaj protestantoj.

Atingoj kaj karaktero

Kvankam Cappellari persone estis modesta kaj bonhumora li enkondukis, post la papiĝo, tre malmodernajn tendencojn en la Papan Ŝtaton favorante la jezuitojn. Ribeloj baldaŭ finigitis kun helpo de aŭstraj trupoj. La de aliaj eŭropaj registaroj rekomendita plimodernigo de la Papa Ŝtato ne okazis. En 1832 sekvis nova ribelo; pro denova aŭstra helpo trupoj el Franclando sekve okupis Ancona. La sekvajn jarojn alternis ribeletoj, amnestietoj, plirigidigoj. Ĉirkaŭ 2000 politikaj arestitoj salajritis je la fino de la regado de Gregorio la 16-a.

Gregorio ankaŭ havis multkostajn elspezojn ekz. por akvokondukilo ĉe Tivoli, por la finkonstruo de la Paŭlo-kirko. Inverse li meritis pri la ordigo de la artkolektoj papaj kaj la malfermigo de la Vatikana biblioteko por esploristoj. Ultramontanismo kreskis dum lia regado.

Interesaĵoj

Fonto

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 8. Leipzig 1907, p. 269, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9