Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Granda Armenio

Granda Armenio
United Armenia.png
Granda Armenio

Granda Armenio[1]Unuiĝinta Armenio, estas pretendata ŝtato de la armenoj de Rusio kaj Turkio, kiu estis jure skribita en la Traktato de Sèvres 1920, per kiu la Otomana Imperio kaj la Aliancitoj serĉis la pacon, kaj en verdikto de la usona prezidento, kiu fiksis la limojn de la ŝtato, sed ĝi neniam efektiviĝis.

La rusa registaro de Armenio restis sub la gvido de nacia konsilio en 1917. Estis formata Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko ene de Rusio, en kiu aliĝis Armenio, Kartvelio kaj Azerbajĝano.

En marto 1918 la Traktato de Brest-Litovsk, per kiu Rusio forlasis la militon, cedante al la Otomana Imperio la distriktojn Batumi, Kars kaj Ardahan. Transkaŭkazio ne akceptis la cedadon de tiuj teritorioj ĉar ili apartenis al ĝia jurisdikcio kaj la 22-a de aprilo 1918 deklaris la sendependiĝon disde Rusio. Sed la turkoj okupis la ceditajn teritoriojn kaj eĉ avancis cele al Azerbajĝano. Armenio akuzis la Federacion pri nehelpado, ĉar la azera registaro de Ganĝa eĉ alianciĝis kun la turkoj por batali kontraŭ la komunistoj de Bakuo. Armenio forlasis la federacion la 22-a de majo 1918 kaj post malmultaj horoj tion ankaŭ faris Kartvelio. La federacio oficiale disiĝis la 26-a de majo 1918 kaj pro tio naskiĝis la Armena Demokratia Respubliko, sendependa kaj suverena.

Pro la turka malvenko en la milito kaj post la armistico de Mudros (la 30-a de oktobro 1918) la britoj alvenis kaj okupis la regionon, favorigante la armenojn al kiuj ili liveris Kars kaj Ardahan, forprenitaj al la turkoj (meze de 1919). Ekde tiu momento la armenoj loĝantaj en Turkio (en kies regionoj la brita armeo povis operaci) kaj la armenoj loĝantaj en Armenio kreis kunigitan delegacion por la pacaj konversacioj, kun la celo reunuigi la armenajn teritoriojn aŭ de armena loĝantaro en unusola ŝtato kiu estus nomata Granda Armenio

La traktato de Sèvres (1920) konfirmis la juran agnoskadon de tiu ŝtato, sed la turkaj naciistoj ribeliĝis kaj avancis al la armenaj teritorioj de Orienta Anatolio, finfine penetrante la teritorion de la Armena Demokratia Respubliko. Armenio tiam suferis la samtempan invadon de Azerbajĝano, kie la komunistoj atingis la landan regadon, kaj agadis laŭ la turkoj. En septembro Armenio devis rezigni pri gravaj teritorioj en la oriento favore al Azerbajĝano, kun la intenco nur militi kontraŭ la turkoj. Sed malgraŭ ĉio la turkoj daŭre avancis kaj prenis al Aleksandropolo aŭ Gyumri (Gumru) je la jarfino, per la subskribo de la Traktato de Aleksandropolo kiu metis finon al la milito kaj al la armena revo. Kars, Ardahan kaj ĉiuj armenaj distriktoj de Anatolio kiuj per la Traktato de Sèvres estis donitaj al Armenio (teritorioj sub Turka regado), kio helpis kun la perdo de la teritorioj de Zangezur (Lago Sevan) kaj Montara Karabaĥo antaŭ Azerbajĝano kaj la kreado per turka apogo kaj sub la influo de Azerbajĝano, la Soveta Respubliko Naĥiĉevano, kio multe malpliigis la armenan teritorion. La verdikto de la usona prezidanto pri la landlimoj de la Granda Armenio neniam efektiviĝis ĉar ili estis proklamitaj post la okupado fare de la turkoj de tiuj regionoj.

La Vaspurakana reĝlando estis historie la unua kaj plej granda provinco de Granda Armenio.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. En tiu-ĉi teksto temas nur pri la situacio de ekde la 20-a jarcento, sed la nomo granda Armenio, kontraste al kompreneble malgranda Armenio, jam ekzistis ekde la antikva epoko. Pli pri tio en la artikolo reĝlando Armenio.
Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9