Grabeno

En geologio, grabeno [1] estas depresio limigita de du paralelaj faŭltoj. Graben estas germana por foso aŭ tranĉeo. Germane, Graben estas uzita kaj singulare kaj plurale [2].
Priskribo

Grabeno estas rezulto de malleviĝo de tereno produktante valon kun klara kruta deklivo je ĉiu flanko. Grabenoj ofte okazas flanko-ĉe-flanko kun horstoj. Horstaj kaj grabenaj strukturoj estas indikoj de streĉorezistaj fortoj kaj terkrusta streĉo. Grabeno estas produktita ekde paralelaj normalaj faŭltoj, kie la pendanta muro estas subenglitita kaj la piedmuro suprenglitita. La faŭltoj tipe subeniras al centro de la grabeno ekde ambaŭ flankoj. Horstoj estas paralelaj blokoj kiuj restas inter grabenoj; la limigantaj faŭltoj de horsto tipe subeniras ekde la centra linio de horsto. Unuopa aŭ multipla grabeno povas rezultigi riftan valon.
Unu el la plej profundaj grabenoj kun 1 000 metroj da subenglitado estas tiu de Unzen-Monto, vulkana masivo en suda Japanujo.
Duon-grabeno

En multaj riftoj la grabenoj estas nesimetriaj, kun ĉefa faŭlto laŭlonge nur unu el la limoj, kaj tiuj estas sciataj kiel duon-grabenoj. La poluseco ( direkto de la glisado ) de la ĉefaj limigantaj faŭltoj tipe alternas laŭlonge de la longo de la rifto. La nesimetrio de duon-grabeno forte influas la kuntektonan surfundiĝon. Kompare malmulte da sedimento eniras en la duon-grabenon tra la ĉefa limiganta faŭlto, kaŭze de la efikoj de piedmura leviĝo sur la drenado-sistemoj. La escepto estas de iu ĉefa kompensado en la limiganta faŭlto, kie transdon-deklivo povas provizi per grava enirpunkto. Plimulto de la sedimento eniros en la duon-grabenon sube de la senfaŭlta pendant-mura flanko ( ekzemple Bajkalo-Lago[3] ).
Famaj grabenoj
- Bajkalo, Siberio, Rusujo
- Basin and Range Province ( baseno kaj montara provinco ) de sudokcidenta Nordameriko estas ekzemplo de sinsekvantaj horsto/grabeno-sistemoj, inkluzive de Valo de Morto, kun Grand-sala Valo estante la plej orienta kaj Valo Owens estante la plej okcidenta.

- Centraj Malaltaĵoj ( aŭ Midland-Valo ), Skotujo
- Granda Rifto
- Guanabara-Golfo en Rio-de-Ĵanejro , Brazilo
- Lago Tahoe, Kalifornio kaj Nevado, Usono
- Lambert-Grabeno en Antarkto
- Malsupra Godavari-Valo en Suda Barato
- Narmado-Valo en centra Barato
- Oslo-Grabeno ĉirkaŭ Oslo, Norvegujo
- Otavo-Boneĉere-Grabeno en Ontario kaj Kebekio, Kanado
- Rifto de Rio Grande del Norte Valo en Kolorado/Nov-Meksiko/Teksaso, Usono
- Sagano-Valo ( rivero Saguenay ), Kebekio, Kanado
- Sankt-Vincento-Golfeto en Suda Aŭstralio, Aŭstralio
- Valo de Supra Rejno norde de Bazelo, Svisujo
Alia grabeno
Referencoj
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002 p.402
- ↑ Schlumberger Oilfield Glossary. Arkivita el la originalo je 2012-05-31. Alirita 2012-04-26 .
- ↑ Nelson,C.H., Karabanov,E.B., Colman,S. and Escutia,C. 1999, Tectonic and sediment supply control of deep rift lake turbidite systems: Lake Baikal, Rusujo. Geology, 27, 163–166
Bibliografio
- McKnight, Tom L; Hess, Darrel. (2000) “The Internal Processes: Graben”, Physical Geography: A Landscape Appreciation. Upper Saddle River, NJ: Prentice Hall, p. 417. ISBN 0-13-020263-0.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.