Narmado

Narmado
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 315 km
Fluo
Geografio
Landoj Barato
Regionoj Maharaŝtro
Map
vdr
Bildo de Narmadobordo apud Jabalpur.
Situo de Narmado.

NarmadoNarmada-Rivero ( nagarie : नर्मदा, Guĝarate : નર્મદા ), ankaŭ nomata Reva estas rivero en centra Barato kaj la kvina plej granda rivero en la hinda subkontinento.

Priskribo

Ĝi konstituas la tradician limon inter Norda kaj Suda Barato kaj fluas okcidenten tra longo de 1 312 km antaŭ sia enfluado en Kambej-Golfon de Araba Maro okcidente de Bharuch, urbo en Guĝarato [1]. Estas unu el nur tri gravaj hind-subkontinentaj riveroj kiuj fluas de oriente ĝis okcidente kune kun Tapti-Rivero kaj Mahi-Rivero. Estas la sola rivero en Barato kiu troviĝas en riftaj valoj fluante okcidenten inter Satpura-Montaro kaj Vindhya-Montaro. Tapti-Rivero kaj Mahi-Rivero ankaŭ fluas tra riftaj valoj sed inter malsamaj montaroj. Ĝi fluas tra la subŝtatoj de Madhja-Pradeŝo ( 1 077 km ), Maharaŝtro, ( 74 km ), tiam 35 km je la limo inter Madhja-Pradeŝo kaj Maharaŝtro kaj ( 39 km ) je la limo inter Madhja-Pradeŝo kaj Guĝarato kaj en tiu ĉi ( 161 km ) [2].

La Periplus Maris Erythraei ( ĉirkaŭ 80 Komuna Erao ) nomis ĝin Nammadus [3], kaj la brit-hinda nomo estis NerbuddaNarbada [4]. Narmadā estas sanskrita vorto kiu signifas "la Donanton de Plezuro" [5].

Ninai (hinda lingvo: नीनाई; elparolata kiel ninai, ne ninaj) aŭ Ninaighat estas akvofaloj en la taluka Dediapada (administra ento inter distrikto kaj municipo) de distrikto Narmado en la barata ŝtato Guĝarato. La akvofaloj estas partetoj de Narmada-Rivero.

Bibliografio

Weir, Shelagh. The Gonds of Central India: The Material Culture of the Gonds of Chhindwara District, Madhya Pradesh. London: British Museum, 1973

Referencoj

  1. Narmada Valley Development Authority, NVDA, Government of Madhya Pradesh, Narmada Basin. Arkivita el la originalo je 2014-05-28. Alirita 2012-04-13 .
  2. :::| NCA |:::: Narmada Control Authority
  3. http://www.ntz.info/gen/b00523.html#id05144, paragraph 42.
  4. 11th edition of Encyclopaedia Britannica.
  5. Monier Williams, Sanskrit-English Dictionary. Available online at: http://www.sanskrit-lexicon.uni-koeln.de/monier/

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 22° 05′ Nordo 74° 54′ Oriento / 22.08 °N, 74.9 °O / 22.08; 74.9 (mapo)

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.