GlobusoGlobuso en kartografio estas malgrandigita modelo (maketo) de planedo, plej ofte de planedo tero (ter-globuso). Kompare kun mapoj, la granda avantaĝo de globusoj estas samtempa laŭskala fideleco de distancoj kaj areoj, kaj ĝusta prezento de anguloj, kion mapoj ne povas realigi samtempe. Alia tipo de globusoj estas uzata por bildigi la stelkonstelaciojn en la ĉielo (ĉiel-globuso). Laŭ grandeco oni parolas pri poŝglobuso, tabloglobuso, starglobuso aŭ globusego. Kutima grandeco estas diametro de 30 cm, la plej malgranda mezuras nur 6 mikrometrojn[1] [2]. HistorioLa plej malnova, ankoraŭ ekzistanta ĉiel-globuso estas la metala ĉielglobuso de Majenco (bildo[rompita ligilo]) farita de romia skulptisto en la dua jarcento p.K.. Skribe menciita estis globuso de Krato de Malos ĉirkaŭ 150 a.K.. La plej malnova ter-globuso estas la "terpomo", kreita 1492 de Martin Behaim en Nurembergo (hodiaŭ rigardebla en Germana Nacia muzeo en Nurembergo. En 1507 Martin Waldseemüller kreis globuson, kiu montris Amerikon. ProduktadoĜis la 1950-aj jaroj globusoj estis produktitaj permane: la globo estis el ligno, la maposegmentoj estis desegnitaj kaj tranĉitaj permane kaj estis permane kunigitaj kaj gluitaj al la ligna globo. Hodiaŭ globusoj estas produktitaj maŝine el plasto: ebena projekcio de la globusa surfaco estas presita sur plastan platon, poste la plato estas premtransformita en duonglobon, la plata rando fortranĉita kaj norda kaj suda duonglobusoj kungluitaj. Museo, organizaĵoj
Famaj globusoj
En kulturoLa Muzo, Klio estas ofte montrite apud globuso. Fontoj
Literaturo
Vidu ankaŭEksteraj ligiloj
|