Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Giovanni Andrea Dragoni

Giovanni Andrea Dragoni
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1540 (1540-01-01)
en Meldola
Morto 1-an de decembro 1598 (1598-12-01) (58-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Okupo
Okupo komponisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Giovanni Andrea Dragoni (ĉ. 1540 – decembro 1598) estis itala komponisto en la malfrua renesanca epoko kaj ano de la Roma Skolo, studento de Giovanni Pierluigi da Palestrina, kaj elstara komponisto kaj maestro di cappella [kapelmajsro] en Romo dum la malfrua 16-a jarcento. Li postlasis multnombrajn verkojn sakralajn kaj profanajn, plejmulte vokalajn, kaj li estis speciale fama pro siaj ofte refoje presitaj libroj de madrigaloj.

Vivo

Dragoni naskiĝis en Meldola, ne malproksime de Forlì, sed mankas detaloj pri lia vivo.but. Li studis ĉe Palestrina, kion li indikis en la dediĉo de sia unua libro de madrigaloj (1575). Jaron poste li akiris la prestiĝan pozicion de maestro di cappella ĉe unu el la plej elstaraj preĝejoj kaj muzikejoj de Romo, Sankta Johano Laterana, kaj l tenis tiun ĉi postenon dum la resto de sia vivo. En 1594, je la fino de lia vivo, Kardinalo del Monte vokis Dragoni taksi la progreson de la reviziado de la liturgia gregoria kanto, parto de la ampleksaj reformoj sekve de la Koncilio de Trento. Dragoni mortis en Romo.

Muziko

Dragoni kreis ampleksan verkaron, tamen multaj el siaj sakralaj komponaĵoj deponitaj en la Laterana arkivo perdiĝis inkluzive kolekton da komponaĵoj pri la Lamentadoj de Jeremio (kune kun similaj komponaĵoj de Annibale Stabile), samkiel volumo de komponaĵoj pri magnifikato. Li skribis almenaŭ ses librojn de motetoj, el kiuj kvin perdiĝis.

Li publikis sep librojn de madrigaloj por kvar, kvin kaj ses voĉoj inter 1575 kaj 1594. Tiuj estis ofte represitaj, kio atestas ilian popularecon.

Dragoni estis influata de sia instruisto Palestrina, precipe komence de lia kariero, kaj poste de la renoma madrigalisto Luca Marenzio. La komponstilo de Dragoni emfazis klaran tekstkompreneblecon, sed en la 1590-aj jaroj lia muziko montras kreskan emfazon de la soprana kaj basa linioj samkiel komprenemon pri motiva unueco, ambaŭ karakterizaj trajtoj de la evoluiĝonta baroka stilo. Krome li eksperimentis per plurĥoreco en kelkaj el siaj pli malfruaj verkoj, trajto pli elstara en venecia ol en Roma muziko.

Fontoj kaj bibliografio

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9