Gersau

Gersau
Blazono de Gersau
Gersau
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto Gersau
Koordinatoj  46° 59′ 29″ N 8° 31′ 29″ O / 46.99139 °N, 8.52472 °O / 46.99139; 8.52472 (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ 29″ N 8° 31′ 29″ O / 46.99139 °N, 8.52472 °O / 46.99139; 8.52472 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 2040
Areo 23,70 km²
Alteco 435 m super marnivelo
Poŝtkodo 6442
Komunumkodo 1311; distriktokodo 0502
Mapo de Gersau
vdr

Gersau estas komunumo en la distrikto Gersau en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 2040 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Gersau situas en ventoprotektita kaldrono ĉe la suda flanko de Rigi, ĉe la norda bordo de la Kvarkantona Lago. Pro tiu-ĉi aparta situo Gersau posedas mikroklimaton pli varman ol la cetera regiono. Tiu klimato faras, ke en Gersau eĉ estas eble kultivi ordinarajn kastaneojn kaj aliajn plantojn, kiuj ordinare kreskas nur sude de Gotardo en Tiĉino.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Gersau limas en nordo al Arth, en nordoriento al Laŭerco, en okcidento al Ingenbohl, en sudo aliflanke de la Kvarkantona Lago de okcidento al oriento al Emmetten (NW), Beckenried (NW), Buochs (NW), kaj Ennetbürgen (NW), kaj en okcidento al Vitznau (LU).

Trafiko

Pro ĝia situo sude de Rigi kaj norde de la Kvarkantona Lago ĝis la konstruo de la lagoborda vojo en la 18-a jarcento atingeblis nur per ŝipo sur la Kvarkantona Lago kaj malfacilaj piedpadoj tra la monto. Nur en la jaro 1867 estis malfermita la orienta parto de la kantona ĉefvojo 2b de Brunnen al Gersau, kies okcidenta longiĝo ĝis Vitznau estis malfermita eĉ nur en la jaro 1889. Nuntempe sur tiu vojo cirkulas aŭtobuso de Auto AG Schwyz, kiu konektas la komunumon kune kun la ŝiplinioj sur la Kvarkantona Lago al la publika transportreto. Du aertelferoj kondukas de Gersau al Rigi-Scheidegg respektive al Rigi-Burggeist, krome cirkulas pramo trans la lago al Beckenried, kie ekzistas konkekto al la svisa aŭtovojo A2.

Historio

La unua dokumenta mencio de Gersau datiĝas el la jaro 1064 kiel Gersouwe. La Monaĥejo Muri ricevis Gersau en la jaro 1064 kiel fonda havaĵo de la Grafoj de Lencburgo. Ekde la jaro 1332 Gersau estis memstara unuo en la ligo de la kvar malnovaj lokoj de la Svisa Ĵurkomunumo kaj tie menciiĝis en la ligokontrakto de 1359. En la jaro 1390 la gersaŭanoj sin formale liberaĉetis de la habsburga servuteco kaj deklaris sin libera respubliko. En la jaro 1433 la imperiestro Sigismondo la 1-a atribuis al Gersau la statuson de imperia libereco, kaj ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 kaj post ties malapero ankoraŭ foje de 1803 ĝis 1817 Gersau estis libera respubliko kaj samtempe aliĝinta loko de la Svisa Ĵurkomunumo. Kun efiko de la 1-a de januaro 117 la Svisa Dieto atribuis Gersaŭon kiel 6-a kaj lasta distrikto kontraŭ ties volo al Kantono Ŝvico. [1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj



Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.