Ingenbohl
| Ingenbohl | |
|---|---|
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Ŝvico |
| Distrikto | Ŝvico |
| Koordinatoj | 47° 0′ 11″ N 8° 36′ 42″ O / 47.00306 °N, 8.61167 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 0′ 11″ N 8° 36′ 42″ O / 47.00306 °N, 8.61167 °O (mapo) |
| Areo | 16,20 km² |
| Alteco | 439 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 6440 |
| Komunumkodo | 1364 |
Ingenbohl estas komunumo en la distrikto Ŝvico en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 8289 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
La komunumo Ingenbohl situas ĉe la bordo de la Kvarkantona Lago, kie la Lago de Urio transiras al la Baseno de Gersau sur la flotebenaĵo de la rivero Muota, kiu en Brunnen alfluas al la lago. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Brunnen, kaj la setlejoj Unterschönenbuch, Wylen kaj Schränggigen. La ebenaĵon de Brunnen kaj Ingenbohl ĉirkaŭas en nordo la montmasivo Mythen, en oriento Fronalpstock kaj en okcidento Urmiberg. La komunumoparto Brunnen, kiu estas la ĉefa setlejo kaj sidejo de la komunuma administracio, estas karakterizita per pluraj klasikaj hotelkonstruaĵoj kun banoj kaj ripozejoj. En Ingenbohl situas la Monaĥejo Ingenbohl, kiu estas la patrina domo de la Mizerikordaj Fratinoj de la Sankta Kruco kaj la sidejo de Monaĥeja Mezlernejo por junaj virinoj.
Trafiko
En Brunnen situas grava stacidomo de la Gotardo-Fervojo de Zuriko tra Zugo kaj Arth-Goldau al Tiĉino. La busentrepreno Auto AG Schwyz servas la komunumon per pluraj buslinioj kaj zorgas por la fajna konekto al la publika transportreto. En Ingenbohl la svisa aŭtovojo A4 transiras al la Aksovojo, kiu konektas la aŭtovojon A4 kaj A2. En Brunnen situas la ŝvica haveno ĉe la Kvarkantona Lago kun ŝipkonektoj al Flüelen kaj Lucerno.
Historio
La unua dokumenta mencio de Ingenbohl datiĝas el la jaro 1387 kiel uff Ingenbol. [1]
Brunnen jam menciiĝis en la jaro 1217 kiel de Brunnon. Brunnen dum mezepoko estis protektita per defendomuro de la ŝvicanoj, por kiuj Brunnen estis grava haveno. En la 19-a jarcento per la enkonduko de la vaporŝipveturado sur la Kvarkantona Lago kaj la malfermo de la Aksovojo kaj la Gotardo-Fervojo Brunnen pro sia atingeblo kaj bela situo ĉe la suna lagobordo fariĝis grava turisma loko. Estis malfermitaj pluraj grandaj hoteloj.[2]
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Ingenbohl
- Ingenbohl en la Historia Leksikono de Svislando
- Brunnen en la Historia Leksikono de Svislando
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.






