Georges Rayet
| Georges Antoine Pons Rayet | |
|---|---|
Georges Rayet | |
| Persona informo | |
| Nomo | Georges Antoine Pons Rayet |
| Dato de naskiĝo | 12-a de decembro 1839 |
| Naskiĝloko | Bordeaux |
| Dato de morto | 14-a de junio 1906 |
| Mortoloko | Bordeaux |
| Aĝo je morto | 66 |
| Okupoj kaj profesioj | |
| Okupo | astronomo |
| Geografio | |
| Ŝtato | Francio |
| Lingvoj | |
| Parolata lingvo | franca lingvo [+] |
| Ceteraj informoj | |
| Honorigo | Janssen Medal [+] |
| Portalo pri Homoj | |
Georges Antoine Pons Rayet (naskiĝis la 12-an de decembro 1839 en Bordeaux, mortis la 14-an de junio 1906 en Bordeaux) estis franca astronomo
Vivo
Li iris lernis en Parizon, unue en la liceon Bonaparte (nune: liceo Condorcet) kaj poste, de 1859 en la École normale supérieure. Li iĝis instruisto pri fiziko en Orléans.
En 1863 li ricevis postenon en la Observatorio de Parizo en la servo pri meteologio. Tie, li amikiĝis kun Charles Wolf, kiu instruis lin pri spektroskopio. En 1867 ili ambaŭ malkovris grandajn spektrajn liniojn en eligo en la stelo P Cygni. Tiaj linioj estas tiuj de lumo elsendita el la fortega stela vento de tia nova tipo de stelo, kiu ricevis la nomon de Wolf-Rayet stelo.
Kun Édouard Stephan kaj Félix Tisserand, li partoprenis al ekspedicio por observi suneklipson en la Malaja duoninsulo la 18-a de aŭgusto 1868.
En 1869, li estis nomumita astronomo helpanto. Sed en 1874 li malakordiĝis kun Urbain Le Verrier kaj foriris el la Observatorio de Parizo. Li donis kursojn pri fizika astronomio en Marsejlo ĝis 1876, dato kiam li ricevis la ĵus kreitan katedron pri astronomio en Bordeaux. En 1878 li fondis, sur altaĵo de Floirac (Gironde), la observatorion de Bordeaux kies direktoro li estis ĝis sia morto. De 1880 li estis ano de la municipa konsilantaro de Floirac.
Li vojaĝis en Hispanion por observi la suneklipson de la 30-a de aŭgusto 1905 en Burgoso.
Li estis entombigita en la tombejo Saint-Vincent de Floirac. Kolegio[1] de ĉi tiu komunumo portas lian nomon.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Paĝaro de la kolegio Georges Rayet, entenas biografieton de Georges Rayet.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


