Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Georges Moustaki

Georges Moustaki
Georges Moustaki en Théâtre du Rond-Point, decembro de 2005
Georges Moustaki en Théâtre du Rond-Point,
decembro de 2005
Bazaj informoj
Naskonomo Yussef Mustacchi
Naskiĝo 3-an de majo 1934 (1934-05-03)
en Aleksandrio
Morto 23-an de majo 2013 (2013-05-23) (79-jaraĝa)
en Nico
Edz(in)o Yanick Varech
Ĝenroj Varietea muziko, Franca muziko, kanzonoj
Profesio kantisto, aktoro, komponisto
Instrumentoj gitaro
Aktivaj jaroj 1958 - nuntempo
Parencaj
temoj
Édith Piaf
Serge Reggiani
Retejo www.creatweb.com/moustaki
Persona informo
Naskonomo Giuseppe Mustacchi
Aliaj nomoj Georges Moustaki
Mortokialo Pulma emfizemo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Tombejo Père-Lachaise, 95 (2013–)
Tombejo Père-Lachaise, 88 (2013–2013) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj moderna grekagrekaitalafrancaegipt-araba
Ŝtataneco Grekio
Francio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Nessim Moustaki (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Élisabeth Moustaki (en) Traduki kaj Marcelle Rosnay (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Yanick Varech (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Édith Piaf Redakti la valoron en Wikidata
Infano Pia Moustaki (en) Traduki
 ( Yanick Varech (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
pentristo
scenaristo
kantisto
kantaŭtoro
diskografa artisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.creatweb.com/moustaki/
vdr

Georges Moustaki, en Esperanto Georgo Mustakio (vernome Yussef Mustacchi) (naskiĝis la  3-an de majo 1934 (nun 1934-05-03) en Aleksandrio, Egiptio, mortis la 23-an de majo 2013 en Nico, Francio) estis franclingva komponisto kaj kantisto. Li estis Artisto por Paco de Unesko.

La gepatroj de Moustaki venis de la greka insulo Korfu kaj li kreskis en multkultura ĉirkaŭaĵo. En la jaro 1951 li transloĝis al Parizo. Li precipe kantas france, sed kelkfoje itale, arabe aŭ angle.

Georges Moustaki

Kelkaj el liaj francaj kanzonoj:

  • Chanson cri ("Kria kanto"): Li rakontas tre empatie, kiel li renkontas viktiminon de seksperforto kaj lavas ŝian korpon de spermo kaj sango. Poste li demandas: „Dio mia, kion ni faris por alveni tien? Kion necesas fari por haltigi ĉion tion?“ Li daŭrigas: „Sed kiu el ni neniam perfortis iun?“, kaj nomas ekzemplojn: „La potenco, la mono, la forto kaj la envio, la aŭtoritato de l’ patro kaj tiu de l’ edzo, la malracia rigideco de l’ ordofaristoj, kiu kreas la furiozulojn, kiujn ĝi klopodas mordi.“
  • Le Métèque ("La fieksterlandano"): En tiu lia plej konata kanzono li kantas pri siaj travivaĵoj en fremda lando kun siaj „haroj en la kvar ventoj“, nomas sin „ŝtelisto kaj vagabondo“, rakontas pri sia „koro, kiu sciis igi suferi tiom, kiom ĝi suferis“, por finfine igi la kanton amkanto: „Mi venos, mia dolĉa kaptitulino … Kaj ni faros el ĉiu tago tuta eterneco de amo, kiun ni vivas ĝis de ĝi morti.“
  • Ma liberté ("Mia liber'"): Li kantas al sia libereco: „Longtempe mi gardis vin kiel raran perlon“, la libereco lin ridigis kaj lin igis ami eĉ sian solecon. Sed fine: „Mi forlasis vin por malliberejo de amo kaj ties bela gardistino.“ Tiu kanzono estis tradukita de Ĵak' Lepŭil' k ĝin kantis Ĵak' Ivart' sur sia KD Invito al Vojaĝo.
  • Alexandrie ("Aleksandrio"): Li kantas pri sia nostalgio, pri la vivo en la urbo de lia infanaĝo. Alproksimiĝante la finon li konfesas, ke li eble parolas sensencaĵojn kaj aldonas: „Oni min komprenos, pri tio mi certas – ĉiu el ni havas siajn vundojn.“

Por Édith Piaf li skribis Milord, en kiu mondfamiĝinta kanzono fraŭlino alparolas altklasan sinjoron kaj lin atakas – ĝis ŝi rimarkas konsternite: „Sed vi ploras, Milord, tion mi neniam estus kredinta!“

Eksteraj ligiloj

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9