Geoffrey Greatrex

Geoffrey Greatrex
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1968 (1968-11-15) (57-jaraĝa)
en Otavo,  Kanado
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1985–)
universitata instruisto
historiisto de klasika antikveco Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Geoffrey GREATREX, n. la 15-an de novembro 1968, laŭ senreferenca aserto de vikidatumaro en Otavo, Kanado, eklernis Esperanton en 1985 16-jara en sia lernejo en norda Anglio. Poste, konstatinte la utilecon de la lingvo, li regule ĉeestis la kunvenojn de la grupo en Oksfordo, kie li post la mezlernejo studis, kaj fondis studentan asocion. Geoffrey helpis revivigi JEB, la junularan sekcion de la Esperanto-Asocio de Britio, en 1988 kaj fariĝis ties prezidanto. Samtempe li aktivis en EAB kaj servis kiel ĝia prezidanto dufoje (1991-93 kaj 1997-98). En la 1990-aj jaroj Geoffrey ofte ĉeestis kongresojn, kaj en la Eŭropa Esperanto-Unio li agis kiel sekretario de la komitato je la komenco (en 1992), kaj poste prezidantiĝis en 1995. Krom prezidado, Geoffrey laboras kiel profesoro pri antikva historio, precipe romia kaj bizanca. Post la studoj en Oksfordo, li en 1995 enposteniĝis en Otavo kiel profesoro, sed post jaro en 1996 devis reiri al Britio, kie li laboris en Kardifo dum du jaroj. En 1998 li revenis al Kanado, ricevinte postenon ĉe Universitato Dalhousie en Halifakso, kaj en 2001 li revenis al sia probabla naskiĝurbo Otavo, kie li havas profesoran postenon ĝis nun. De 2000 ĝis 2003 Geoffrey redaktis por Kanada Esperanto-Asocio la revuon Lumo, kaj de la jaroj 2004 ĝis 2005 inkluzive[1] kaj duafoje de la jaroj 2022 ĝis 2023[2] li prezidis la Kanadan Esperanto-Asocion, ankaŭ intertempe estinte estrarano.

Li partoprenis per kontribuo en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.

En 2025 li estis elektita membro de Academia Europaea[3].

Verkoj

  • Geoffrey Greatrex, Romianoj kaj persoj en la malfrua antikvo: milito, arto kaj kulturo.[4]

Notoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.