Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Gŭiĝoŭo

Gŭiĝoŭo
Norma ĉine : 贵州省
Guìzhōu Shěng
Mallongigo: 黔 aŭ 贵 (Qián aŭ Guì)
provinco de Popola Respubliko Ĉinio
Ĉinio kun Gŭiĝoŭo montrata
Ĉinio kun Gŭiĝoŭo montrata
Ĉinio kun Gŭiĝoŭo montrata
Signifo de nomo 贵 guì - Gŭi Montaro
州 zhōu - prefektujo
Administra speco Provinco
Ĉefurbo
(kaj plejgranda urbo)
Gŭijango
Provincestro Li Bingjun

(ekde novembro 2020)

Areo 176 100 km²
 - Latitudo 24° 37' al 29° 13' N
 - Longitudo 103° 36' al 109° 33' E
Loĝantaro (2018)
 - Ĉirkaŭ 35 800 000
 - Loĝdenso 203/km²
Ekonomio (2009)
 -  MEP CNY 389,4 miliardoj
 -  MEP po kapo CNY 10 258
HDI 0,690 (meza) (2008)
Etnoj hanoj - 62%
mjaŭoj- 12%
bujioj- 8%
dongoj- 5%
tuĝjaoj - 4%
jioj - 2%
aliaj etnoj - 2%
gelaŭoj - 2%
sŭioj- 1%
ISO 3166-2 CN-52
Oficiala retejo
http://www.gzgov.gov.cn/
vdr

Gŭiĝoŭo, Gŭejĝoŭo, aŭ Guizhou (ĉine 贵州, pinjine: Guìzhōu; antikvamode: Kweichow) estas provinco de la Ĉina Popola Respubliko en suda Ĉinio.

Ĝi situas en la orienta parto de la Junana-Gŭiĝoŭa Altebenaĵo, kaj havas grandan etna-malplimultan loĝantaro. Ĝi limas Siĉŭano nordokcidente, la municipo de Ĉongĉingo norde, Hunano oriente, la aŭtonoma regiono de Gŭangŝio sude kaj Junano okcidente.

Laŭ la stato de 2018 en la provinco vivis 35 800 000 loĝantoj sur areo de 176 167 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 203 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Gŭijango.

Geografio kaj natura stato

Naturaj riĉfontoj

La provinco estas abunda je pluvo kaj la riveroj en sia irado formis multajn akvofalojn. Tie la hidroelektra rezervokvanto estas 18.745 milionoj da kW, per tio la provinco okupas la 6-an lokon en Ĉinio. La provinco estas abunda je natura gaso el karba stratumo. Ĉio ĉi faris Guizhou grava fuela bazo en la sudo de Ĉinio.

Guizhou estas riĉa je minaĵoj. Nun tie oni trovis 110 specojn de minaĵoj, el kiuj oni jam konstatis la rezervokvanton de 76 specoj.

Guizhou estas nomata "provinco de karbo". Tie la karba rezervokvanto estas 241.9 miliardoj da tunoj kaj oni jam konstatis 52.8 miliardojn da tunoj. Guizhou estas ankaŭ provinco kun fosfororiĉaj minaĵoj, kies fosfora rezervokvanto konsistigas 44% de tiu de Ĉinio.

En Guizhou vivas multe da specoj de animaloj kaj kreskas grandnombraj vegetaloj. Tie vivas 3800 specoj de sovaĝaj animaloj, kreskas 3700 specoj de vegetaloj taŭgaj por farmacio, kiuj konsistigas 80% de la farmaciaj specoj de Ĉinio kaj per tio ĝi estas unu el la 4 gravaj droĝerbaj provincoj de Ĉinio. Tie vivas 83 specoj de raraj animaloj, protektataj de la ŝtato, el kiuj la Guizhou-aj rinopiteko, nigra presbito, sudĉinia tigro, nigrakola gruo kaj aliaj 10 specoj estas la unuaklasaj animaloj protektataj de la ŝtato.

Turismo

Guizhou estas ideala loko por turismo. Nun ĝiaj turismaj fontoj estas en ekspluato. Tie finkonstruiĝis 120 turismaj lokoj, kiaj famaj Huangguoshu-akvofalo kaj Longgong-kaverno. Tie estas ankaŭ Botanika ĝardeno Fanjingshan, Karsta primitiva arbaro Maolan, Primitiva arbaro ĉe Chishui-rivero kaj Caohai-a birdoparko.

Loĝantaro

  • Loĝantoj: 36.58 milionoj (en 1998)
  • Loĝantara kresko: 1.426%
  • Nacioj:
  • En Guizhou vivas 49 nacioj, el kiuj 17 vivas tie de generacio al generacio: hanoj, mjaŭoj, bujioj, dongoj, tuĝjaoj, jioj, gelaŭoj, ŝujoj, hujoj,bajoj, jaŭoj, ĝŭangoj, maŭnanoj, mongoloj, mulaŭoj, ĉjangoj kaj manĉuroj. La nacimalplimultanoj konsistigas 36.77% de la tuta loĝantaro de la provinco.

Ekonomio

  • Enlanda totala produktovaloro: 84.3 miliardoj da juanoj (en 1998)
  • Kresko: 8.6 %
  • Pokapa produktovaloro: 2323 juanoj (en 1998)
  • Financa enspezo: 6.53426 miliardoj da juanoj (en 1998)
  • Ekstera komerco: En 1998 la importa kaj eksporta valoro estis 627.61 milionoj da usonaj dolaroj, el kiuj 387.87 milionoj estis la eksporta kaj 239.74 da milionoj—importa.

Fremda investo

En 1998 la totala import- kaj eksporta valoro de la entreprenoj investitaj de eksterlando estis 61.39 milionoj da usonaj dolaroj, el kiuj la importa estis 44.68 milionoj kaj eksporta—16.71 milionoj kaj fakte oni uzis 181 milionojn da juanoj, je 30.8% pli multe kompare kun tiu en la pasinta jaro.

Ĉefaj industrioj

Materiala, maŝinfabrika, elektronika, tekstila kaj malpezindustria, inkl. tiun de famaj vinoj, cigaredoj kaj minerala akvo.

Telekomuniko

Telefonio: 885 mil konektiloj kaj 633 mil abonantoj.

Trafiko

Fervojoj

Kun Guiyang kiel la centro, la Guizhou-Guanĝi-a, Sichuan-Guizhou-a, Guizhou-Kunming-a kaj Hunan-Guizhou-a Fervojoj kun totala longeco de 1 468 km. trapasas la tutan provincon.

Ŝoseoj

En la provinco estas 5 ŝtataj vojoj kaj 30 povincaj trunkaj vojoj. La ŝosea reto kun totala longo de 30 mil km ligas la provincan ĉefurbon kun ĉiuj urboj kaj gubernioj de la provinco.

Akvovojoj

En 1998 la navigaj vojoj longis entute 33604 km kaj la jara transportokvanto estis 3150 mil tunoj.

Aviado

Nun per aviadilo oni povas flugi rekte de Guiyang al Pekino, Kantono, Shenzhen, Shanhajo, Chengdu, Chongqing, Kunming, Guilin, Xiamen, Xi'an, Haikou, Changsha, Wuhan, kaj aliaj 13 urboj.

Projektoj bezonantaj fremdan investon

  1. Konservo kaj prilaboro de greno, legomoj, fruktoj, birdaĵoj kaj brutaĵoj kaj akvaj produktaĵoj
  2. Forstumo kaj enkonduko de bonkvalitaj arboj
  3. Sinteza utiligo de bambuo
  4. Raciaj ekspluato, utiligo kaj konservo de akvo
  5. Konstruo kaj entreprenado de ŝoseoj, pontoj kaj tuneloj
  6. Teknologio por prilaboro kaj ekspluato de karbo
  7. Teknologia reformo de entreprenoj de titania fando kaj prilaboro
  8. Ekspluato de ercomagraj metalaj minaĵoj
  9. Teknologia reformo de entreprenoj de bariaj saloj
  10. Ekspluato de fosfora minaĵo, produkto de fosforaj kemiindustriaĵoj
  11. Disvolvo kaj produkto de novtipaj elektronikaj pecoj
  12. Produkto de drogoj kaj pretigitaj ĉin-medicinaj medikamentoj
  13. Disvolvo, konstruo kaj entreprenado de turismaj instalaĵoj

Bildaro

Vidu Ankaŭ

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9