Francesco Totti
Francesco TOTTI (naskiĝis la 27-an de septembro 1976 en Romo) estas itala futbalisto, mondĉampiono en 2006. Atleto dotata per talento kaj forto kaj ankaŭ per ludvido kaj rapideco de efektivigo, li ĉiam ludis kiel profesiisto por la itala futbala teamo AS Roma, kies kapitano li estas. Totti estas la futbalisto plej goliga kaj kun plej da ĉeestoj en la historio de la klubo AS Roma. KomencojTotti naskiĝis en la kvartalo Appio Latino, proksime de Porta Metronia (de ĉi tie la kromnomo de "La infano de Porta Metronia"). Lia teamo: AS RomaPost tri jaroj en la junulteamo de AS Roma, dum la futbalsezono 1992/1993 Totti eniris en la rondon de la unuaranga teamo danke al la trejnisto Vujadin Boskov, kiu debutigis lin en Serie A (la unuaranga futbala ligo en Italio) en la lastaj minutoj de la matĉo Brescia-Roma (0-2). La debuto kiel dekomenca matĉanto okazis la 16-an de decembro 1993 en Coppa Italia (Itala Pokalo) en matĉo en kiu A.S. Roma venkis sed estis eliminita de Sampdoria post la penaloj. En la futbalsezono 1994/1995 Totti faris sian unuan golon en Serie A (la 4-an de septembro 1994) kontraŭ US Foggia kaj malgraŭ la konkuro de pli spertaj samteamanoj Abel Balbo kaj Daniel Fonseca, li akumulis 21 ĉeestojn akirante 4 golojn. Ekde la sekvanta sezono, Totti fiksiĝis en la teama listo. Dum la futbalsezono 2000-01, sub la gvidado de la trejnisto Fabio Capello, Totti estis utiligata kiel duonavanulo farante aliajn 13 golojn, atingante tiel sian unuan titolon kaj la trian en la historio de A.S. Roma. En 2006 kun la itala nacia teamo de futbalo li gajnis la futbalan mondpokalon.
|