Fortikaĵa regiono Králíky
Fortikaĵa regiono Králíky (ĉeĥe Králická pevnostní oblast, angle The Kralíky fortified sector, germane Grulicher Festungsgebiet, france Région fortifiée de Králíky, pole Kralicki obszar fortyfikacijny, plu nur FRK) estas parto de zono de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj konstruitaj antaŭa la dua mondmilito kontraŭ Nazia Germanio, troviĝanta en ĉirkaŭaĵo de urbo Králíky el pli granda parto nordoriente de Regiono Pardubice kaj el malpli granda parto nordokcidente de Regiono Olomouc, kiu estas tegmentita fare de la samnomata ĝenerale utila kompanio asociiĝanta ĉi tieajn fortikaĵajn kaj soldatajn muzeojn.
Muzeoj asociiĝantaj en FRK

Muzeo de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj – artileria fuortaro Bouda
La artileria fuortaro Bouda troviĝas en masivo de samnomata monto en la suda parto de Orlica montaro. Ĝi estas alirebla sur turismaj markoj el Suchý vrch kaj municipoj Těchonín, Mladkov, Lichkov kaj Dolní Boříkovice. Enkadre de kelke da tipoj de vizitoj estas alirebligita ampleksa subterejo de la fuortaro kaj parto de surteraj batalobjektoj. La muzeo estas trafikata de Kompanio de amikoj de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj, o. p. s.
Muzeo de fortikaĵoj – artileria fuortaro Hůrka
La artileria fuortaro Hůrka troviĝas surrande de urbo Králíky ĉe ŝoseo II/312 ĝis Hanušovice. Enkadre de vizito estas alirebligita ampleksa subterejo de la fuortaro kaj surfaca artileria fuorto. La muzeo estas en proprumado de urbo Králíky kaj ĝia trafikanto estas Kompanio de amikoj de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj, o. p. s.
Muzeo de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj el la jaroj 1935–1938 infanteria fuorto K-S 5 "U potoka"
La infanteria fuorto K-S 5 "U potoka" estas objekto en progresa stadio de rekonstruo. Kiel ununura ĝi troviĝas sur teritorio de Regiono Olomouc. Alirebla ĝi estas sur nelonga markita piedvojo el la suda rando de municipo Dolní Morava. La trafikanto estas Klubo de soldata historio Kralka.

Monumento de defendantoj de Patrujo – infanteria fuorto K-S 8 "U nádraží"
La infanteria fuorto K-S 8 "U nádraží" proponas pli da specoj de ekspozicioj: Ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj, Subtera fabriko Richard, Karpata-dukla operaco kaj pluaj. Ĝi troviĝas rekte en spaco de trajna stacidomo en Červený Potok. La trafikanto estas Klubo de amikoj de armeo.

Memstara artileria gvatejo K-S 12b "Utržený"
La artileria gvatejo K-S 12b "Utržený" estas la plej konservita fortikaĵa objekto enkadre de FRK. Konserviĝis sur ĝi lasta artileria blenda kloŝo en regiono Králíky. De la objekto estas belaj belvidoj al Orlica montaro, Králický Sněžník kaj Hrubý Jeseník. Alirebla ĝi estas el ŝoseo Králíky – Červený Potok sur markita piedvojo de rando de arbaro. La trafikanto estas Klubo de amikoj de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj "Utržený".
Infanteria fuorto K-S 14 "U cihelny"
La infanteria fuorto K-S 14 "U cihelny" situanta ĉe ŝoseo inter la urbo Králíky kaj municipo Prostřední Lipka troviĝas en progresa grado de rekonstruaj laboroj. La ekpozicio estas dediĉita al pluraj temoj: Ĉeĥoslovakaj legioj, Ĉeĥoslovaka armeo, financa gardistaro, milita kirurgio kaj precipe serĝento Arnošt Hrad. Konsisto de la muzeo estas ankaŭ du alirebligitaj malpezaj objektoj mod. 37. Por la urbo Králíky trafikas ĝin societo Soldata-historia klubo Erika, z.s.
Muzeo Vysoký Kámen – infanteria fuorto K-S 25 Na sedle
Muzeo Vysoký kámen prezentas objektojn de la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj el la jaroj 1936–1938 kaj sekve postmilitajn reaktivigojn. Por vidi estas objekto de peza fortikaĵo K-S 25 Na sedle, kiu estas malfermita ĉiam dum ĉeesto de trafikanto. Plu la muzeo prezentas tri objektojn de malpezaj fortikaĵoj. Numeron 260 en aspekto de postmilita reaktivigo el la 1960-aj kaj la 1970-aj jaroj, n-ron 59 en aspekto de germana reaktivigo el la jaroj 1944/45 kaj objekton n-ro 60 en ĝia aspekto kian ĝi gavis post la finigp enkadre de provoj en la jaroj 1939–41. Tiuj ĉi objektoj estas malgermitaj laŭ peto aŭ se tio estas eksplicite indikita en retprezento kaj aliloke. Tra la spaco de muzeo kondukas instrua pado betona limo.
Soldata muzeo Lichkov
La muzeo ensumigas duopon de infanteriaj fuortoj K-S 31 "U besídky" kaj K-S 32 "Na růžku". La ekspozicio estas dediĉita al ĉeĥoslovaka kirasita tekniko, ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj, senmotora flugado, soldata tekniko el la jaroj 1939–1945 kaj al ĉeĥoslovakaj soldatoj en okcidenta kaj orienta fronto en periodo de la dua mondmilito. La muzeo estas videbla el ŝoseo inter Mladkov kaj Lichkov kaj alirebla sur kampa vojo. La trafikanto estas kooperativo ForteG.
Malpeza fortikaĵo mod. 37 n-ro 25
Iom post iom rekonstruata malpeza fortikaĵo mod. 37 troviĝas en kampoj norde de la urbo Králíky proksime dekstre de ŝoseo al Prostřední Lipka.
Soldata muzeo Králíky
En la soldata muzeo troviĝas informa centro de la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj el la jaroj 1935–1938. En la ekspozicio dediĉita al armeo kaj defedo de la ŝtato troviĝas tekniko, veturiloj, armiloj, municio, uniformoj, dokumentoj ktp. Enkadre de Komunaj semajnfinoj de FRK ĝi prezentas batalteknikon en movo. Ĝi situas sur la norda rando de la urbo Králíky maldektre ĉe ŝoseo al Prostřední Lipka. Por la urbo Králíky la muzeon trafikas kompanio Armyfort s. r. o.
Monumento al viktimoj de internigo Králíky
La monumento estas daŭra ekspozicio Muzeoj de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj el la jaroj 1935–38 de Infateria fuorto K-S 14 "U cihelny" Králíky kaj ĝi troviĝas en konstruaĵo en placo Velké náměstí 367 en Králíky kaj ĝi estas rememoro de deportado kaj internigo de religiuloj el la jaroj 1950–1961, kiuj estis en Hora Matky Boží sur tiu ĉi loko limigitaj en persona libereco.
Orientbohemia monumento de doganej-aferoj
La monumento troviĝas en konstruaĵo en placo Velké náměstí 367 en Králíky. Ĝi estas kreata de daŭra ekspozicio Muzeoj de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj el la jaroj 1935–38, K-S 14 "U cihelny" Králíky. Ĝi estas la plej granda faka organizaĵo de la muzea ekspozicio de sia speco en Ĉeĥio. Por publiko ĝi estis malfermita en la jaro 2018. La ekspozicio moderne kaj vive traktas pri ĉiuj historiaj periodoj de doganej-afero en pli vastaj historiaj koneksoj.
Komunaj semajnfinoj de muzeoj kaj monumentoj en FRK

Ili okazas de aprilo ĝis oktobro ĉiam lastan semajnfinon en la monato, en aŭgusto poste dum Agado Cihelna. La muzeoj asociiĝintaj en FRK estas nuntempe malfermitaj ankaŭ ekster sia kutima malferma tempo kaj ili aranĝas diversajn tipojn de allogaĵoj.
Agado Cihelna
Agado Cihelna estas aranĝata ĉiam en iu aŭgusta semajnfino. La porta historia parto estas batalmontraĵoj plejparte al temo de bataloj en periodo de la dua mondmilito en reĝisorado de soldataj-historiaj kluboj. Enkadre de la programo okazas ankaŭ prezentiĝoj de armigitaj kaj savkonsisteroj kaj ekpozicioj de la historia kaj nuntempa tekniko.
Literaturo
- Ráboň, Martin. (2011) Králická pevnostní oblast – Miniprůvodce. Hradčany u Tišnova: Spolek přátel československého opevnění Brno. ISBN 978-80-86463-33-9.
- Informa materialo de FRK, teksto Martin Ráboň, eldonita en 2008
Rilataj artikoloj
- Telfero Sklené - Podbělka
- Telfero Hynčice - Sušina
- Fortikaĵa ŝoseo
- Ervín Maršák
- Bohumil Borecký
- Arnošt Hrad
Eksteraj ligiloj
- Fortikaĵa regiono Králíky
- Společnost přátel čs. opevnění
- KVH Kralka
- Klub přátel armády
- Klub přátel čs. opevnění "Utržený" Arkivigite je 2021-05-11 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20210511134103)
- VHK Erika
- Trafikanto de muzeo Vysoký Kámen
- družstvo ForteG
- Soldata muzeo Králíky Arkivigite je 2022-03-31 per la retarkivo Wayback Machine
- Muzeo de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj el la jaroj 1935 - 38, Infanteria fuorto K-S 14 "U cihelny" Králíky
- Monumento al viktimoj de internigo Králíky
- Agado Cihelna
- Fortikaĵoj sur malseka montodorso de Králický Sněžník
| ||||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.