Fikcilingvo

Qapla', "sukceso" en la klingona lingvo
Circula Gallifreyan

Fikcilingvo estas arta lingvo, kiun homo konscie konstruis por doni kredeblon, alimondecon, aŭ realismon al fikcia verko.

Estas diversaj skoloj de fikcilingvo; plej notinda la naturisma skolo, kiu celas krei lingvojn kiuj kredeble povus evolui nature inter homoj, kaj la subskolo pri alternativaj historiaj lingvoj, ekzemple, latinidaj lingvoj influataj de la kelta (Brithenigo), la pola (Venediko), aŭ la islanda (Þrjótrunn). Aliaj fikcilingvo-kreantoj ne celas naturismon, sed kreas laŭ pli abstrakta stilo, aŭ inventas lingvon parolatan de ne-homaj aliplanedanoj.

Fikcilingvoj estas influataj de la kulturo, teknologio, ktp. de la fikciaj parolantoj, kaj (se la parolantoj ne estas homoj) ankaŭ de ilia biologio, aparte la strukturo de la parol-organoj. Oni foje nomas la fikcilingvojn uzatajn en profesie eldonataj aŭ dissendataj romanoj, filmoj ktp. profesiaj fikcilingvoj, sed tio eble konfliktas kun alia ebla uzo de profesia fikcilingvo, t.e. lingvo, kiun kreis profesia lingvisto. Fakte la vasta plimulto el la fikcilingvoj en profesiaj romanoj, filmoj, televidaĵoj ktp estas kreitaj ne de lingvistoj sed de lingvo-amatoroj; la Tolkien-aj lingvoj kaj la Klingona lingvo de Marc Okrand estas esceptoj. La vasta plimulto el fikcilingvoj estas ne uzataj en profesiaj fikciverkoj, sed prezentataj de siaj kreintoj en la Interreto aŭ simple konservitaj por la amuzo de siaj kreintoj, sen ia ajn eldono.

Iuj fikcilingvoj havas nur la minimumon de gramatiko kaj vortaro por prezenti ian ŝajnon en fikcia verko; aliajn plene ellaboris iliaj aŭtoroj ĝis ili taŭgas por ĉiucela uzo.

Fikciaj historihavaj lingvoj estas lingvoj, kiuj havas fikcian historion kun evoluo el fikcia prapatra lingvo. Ekzistas iuj tutaj fikciaj lingvo-familioj (kiel la elfaj lingvoj de Tolkien, aŭ la Verduriaj lingvoj de Mark Rosenfelder).

Inter la plej konataj fikcilingvoj estas:

Kantado per artefarita fikcia lingvo

Perceptoj ke Esperanto estas fikcilingvo

Ĉu sufiĉe multaj homoj ankaŭ pripensas pri Esperanto kiel fikcilingvon?

La kialoj tiel pensi estas multaj: Ĉar ĝi estas artefarita! ĉar, laŭ ili, ne estas kulturo! Ĉu oni povas uzi ĝin in la ĉiutaga vivo? ĉu oni povos esprimi sin kun tiom da nuancoj kiel en la konataj naciaj lingvon? Ĉar ne estas nek nacio nek lando sur la mapo.

Listo de aliaj fikcilingvoj

Vidu ankaŭ


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.