Marc Okrand

Marc Okrand
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1948 (1948-07-03) (77-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj anglaklingonaAtlanteano vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Kalifornio en Berkelio
Universitato de Kalifornio en Santa Cruz Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo lingvisto
klingonisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Star Trek (mul) Traduki kaj lingvoscienco Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Mary Haas vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marc OKRAND (elparolata /mɑrk ˈoʊkrænd/) estas usona lingvisto, kaj la kreinto de la klingona lingvo. Li estis dungita de Paramount Pictures por disvolvi la lingvon kaj trejni la geaktorojn en la filmoj Star Trek II: The Wrath of Khan ("Stela Vojaĝo 2: La Kolero de Khan"), Star Trek III: The Search for Spock ("Stela Vojaĝo 3: La Serĉado por Spock"), Star Trek V: The Final Frontier (Stela Vojaĝo 5: La Fina Limo"), Star Trek VI: The Undiscovered Country ("Stela Vojaĝo 6: La Nemalkovrita Lando") kaj en la serio Star Trek: The Next Generation ("Stela Vojaĝo: La Sekvanta Generacio"). Lia unua laboro estis dubli vulkanlingvan dialogon por The Wrath of Khan, ĉar la geaktoroj jam estis filmitaj parolinte en la angla.

Marc Okrand estas pli fama kiel la verkisto de La Klingona Vortaro (anglalingve "The Klingon Dictionary") kaj ĉiuj ĝiaj aldonoj.

Okrand antaŭe laboris kun nordamerikaj indiĝenaj lingvoj. Li gajnis bakalaŭran gradon el la Universitato de Kalifornio ĉe Santa Cruz en 1972. Lia 1977-a doktora disetaĵo el la Universitato de Kalifornio, Berklio, estis pri la gramatiko de Mutsun, dialekto de Ohlone, kiu estas estinga de la indiĝena utiana lingva familio estinte parolita en la nordcentraj kaliforniaj marbordaj areoj el Norda-Kostanoano malsupren 30 mejloj suden de Salinas. La tlh sonaĵo kiun li enkorpigis en la klingona, nekutima por anglalingvaj parolantoj, estas ordinara en Norda kaj Centramerikaj indiĝenaj lingvoj, en kiuj ĝi estas kutime transskribita kiel tl, ƛ (senvoĉa alveola afrikato kun laterala ellaso); ĉi tiu estas la sono en la fino de Nahuatl.

Okrand instruis subgradajn lingvistikajn kursojn ĉe la Universitato de Kalifornio, Sankta-Barbaro, de 1975 al 1978.

Lastatempe, Okrand kreis la atlantan lingvon por la Disney-a filmo Atlantis: The Lost Empire ("Atlantio: La Perdita Imperio").

Okrand nuntempe servas kiel unu el la reĝisoroj por la Live Captioning ĉe National Captioning Institute kaj kiel Prezidanto de la tabulo de reĝisoroj de la Washington Shakespeare Company en Arlingtono, Virĝinio.

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.