Fettes Brot
| Fettes Brot | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| muzika grupo | |||||
| Komenco | 1992 vd | ||||
| Fino | 2-a de septembro 2023 vd | ||||
| |||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||
Fettes Brot estas germana grupo de hiphopo kreita en 1992 en Hamburgo, kiu komponis, inter aliajn, kantojn tiom popularaj kiom "Jein" kaj "Emanuela".
La grupo estas formita de Martin Vandreier (alinome Dokter Renz), Boris Lauterbach (alinome König Boris) kaj Björn Warns (alinome Björn Beton). Ili ĉiuj estis membroj de aliaj grupoj ĝis 1992, kiam ili kuniĝis en Fettes Brot.
La unua komerca sukceso de la grupo estis la unuopaĵo "Nordisch by Nature" ("Nordic by Nature") kaj la albumo el kiu venis la unuopaĵo. La kanto startas pere de la sono de nebulkorno kaj estis ludita parte en "Hamburger Platt" (malsuprahamburga) nordgermana dialekto, kun forta akĉento de Platgermana lingvo, kaj en dana, kio rezultis en la fakto, ke la kanto iĝis kvazaŭ himno en Norda Germanio.
La grupo montris sian teknikan maturecon per sia unua LP nome Auf einem Auge blöd ("Stulta unuokule", parodio de la frazo Auf einem Auge blind kun la signifo "Blinda unuokule"), kiu enhavas ingeniajn kaj bonhumorajn vortumojn.
Post ilia dekomenca sukceso, la grupo ekeksperimentis per pli milda sono kaj publikigis la unuopaĵon "Können diese Augen lügen?" ("Povus tiuj okuloj mensogi?") el la albumo Fettes Brot lässt grüßen ("Fettes Brot salutas"). Multaj puristoj kritikis la bandon, ĉar ĝi esploris novajn vojon kaj ne plu fokusis al pure hiphop-muzika stilo. La kantoj "Viele Wege führen nach Rom" ("Multaj vojoj kondukas al Romo") kaj "Lieblingslied" ("Preferata kanto") estis sukcesaj kaj iĝis eĉ pli granda sukceso ol ambaŭ antaŭaj albumoj.
Studialbumoj
- 1995: Auf einem Auge blöd ("Stulta unuokule") GER#29, SWI#22
- 1996: Außen Top Hits, innen Geschmack GER#10, AUT#21, SWI#14
- 1998: Fettes Brot lässt grüßen ("Fettes Brot Send Their Regards") GER#9, AUT#30, SWI#27
- 2001: Demotape GER#9, AUT#30, SWI#27
- 2005: Am Wasser gebaut ("Konstruita sur akvo") GER#4, AUT#9, SWI#23
- 2008: Strom und Drang ("Elektro kaj konduko", vortoludo pri Sturm und Drang) GER#3, AUT#9, SWI#14
- 2013: 3 is ne Party ("3 estas festo") GER#3, AUT#20, SWI#19
- 2015: Teenager vom Mars ("Adoleskuloj el Marso") GER#7, AUT#29, SWI#27
- 2019: Lovestory GER#12[1]
Referencoj
- ↑ Amon Amarth wüten in den Offiziellen Deutschen Charts - Offizielle Deutsche Charts. Arkivita el la originalo je 2022-04-11. Alirita 2024-06-20 .
Eksteraj ligiloj
- oficiala retejo de Fettes Brot (en germana)
- oficiala retejo de la lasta albumo (en germana)
- Fettes Brot[rompita ligilo] en Germanio kun Max Arkivigite je 2023-06-04 per la retarkivo Wayback Machine (en franca)
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Fettes Brot hispane.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

