Fajfanaso

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fajfanaso
Maskla fajfanaso ĉi-supre kaj paro ĉi-malsupre
Maskla fajfanaso ĉi-supre kaj paro ĉi-malsupre

Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Anseriformes - anseroformaj
Familio: Anatidae - anasedoj
Genro: Mareca
Specio: M. penelope - fajfanaso
Mareca penelope
(Linnaeus, C, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reprodukta teritorio  Vintrejo
Natura arealo
  •  Reprodukta teritorio
  •  Vintrejo
  • Natura arealo
  •  Reprodukta teritorio
  •  Vintrejo
  • Subspecioj

    Unutipa

    Sinonimoj

    Anas penelope Linnaeus, C, 1758

    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La fajfanaso[1],[2]eŭrazia fajfanaso[2] (latine Mareca penelope) estas anaso, nome birdo el la anasedoj. Ĝi estas unu el la tri vivantaj specioj de fajfanasoj. Ĝi estas komuna kaj disvastigata ene de sia teritorio. Tiu specio estis unuafoje priskribata de Linnaeus en sia verko de 1758 nome Systema naturae[3].

    Taksonomio

    Laŭ AviList[4], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[2]:

    Aspekto

    Masklo montrante ripoze la ĉefajn trajtojn: ruĝeca kapo, violeca brusto, blankaventro kontrasta kun nigra subvosto kaj eĉ blanka flugilmakulo
    Ino antaŭe kaj virbirdo malantaŭe

    La Fajfanaso grandas ĉ. 45 cm averaĝe, sed ĝenerale estas 42–52 cm longa kun enverguro de 71–80 cm kaj pezo de 500-1073 g.[5][6]. La reprodukta virbirdo havas kaŝtanbrunan kapon, kremflavecajn frunton kaj antaŭkronon.[7] La trunko estas griza (kaj dorse kaj flanke), la brusto rozkolora al violbruna. Dum flugado (kaj eĉ ripoze), estas bone videblaj la tre blankaj ŝultro- kaj flugilmakuloj. La ventro estas blanka, la subaj vostokovriloj estas nigraj. Somerfine, la virbirdo similas al la inbirdo, sed tre bone diferencigis ilin la blanka ŝultromakulo eĉ dum la eklipsa plumaro, kiam la masklo similas al la ino.

    Temas pri specio kun markata seksa duformismo. La inbirdo estas pli malgranda ol inbirdo de la Platbeka anaso, la beko estas pli mallarĝa, la kapo pli rondoforma, la kolo pli mallonga, la vosto pli pinta, la plumaro pli ruĝa. Ĝenerale la ino estas helbruna, kun plumaro multe kiel ino de Amerika fajfanaso. Ĝi povas esti distingata el plej aliaj anasoj, aparte el la Amerika fajfanaso, pro la formo. Tamen, tiu specio havas pli palan kapon kaj blankecan akselareon subflugile. La ino povas esti ruĝeca morfo kun pli ruĝeca kapo, kaj griza morfo kun pli griza kapo.[7]

    La speguleto estas malhelverda kaj nigra; la vosto estas pinteca, la kolo aspektas mallonga kaj la kapo rondoforma kun helgriza kun nigreca pinto kaj malgranda beko, kio distingas la grupon disde la kuleranasoj.

    Distribuado

    Masklo montranta sub la blanka flugilmakulo la verdan speguleton

    Ĝi reproduktiĝas en plej nordaj areoj de Eŭropo kaj Azio [8]. Ĝi estas la malnovmonda partnero de la nordamerika Amerika fajfanaso. Ĝi estas tre migranta kaj vintras pli sude ol sia reprodukta teritorio. Ĝi migras al suda Azio kaj Afriko [8]. Tiele en Eŭropo ĝi povas troviĝi nur vintre en plej Skandinavio, Islando kaj norda Rusio, dum en la resto de Eŭropo povas troviĝi la tutan jaron, sed venas somere al la Brita Insularo, Danio, Mediteraneo, norda Afriko kaj Turkio. En Britio kaj Irlando la Eŭrazia fajfanaso estas komuna kiel vintra vizitanto, kaj malabunda kiel reprodukta birdo en Skotlando, la Laga Distrikto, la Peninoj kaj eventuale pli sude, kun nur kelkaj reproduktaj paroj en Irlando. Ĝi povas troviĝi kiel nekomuna vintra vizitanto en Usono ĉe la marbordoj de la meza Atlantiko kaj de Pacifiko. Ĝi estas rara vizitanto en la resto de Usono escepte ĉe la Kvar Anguloj kaj ĉe la sudaj Apalaĉoj [5][7].

    Vivo

    Tiu estas specio tres sociema, kiu vivas plej ofte en grupoj [9].

    Temas pri bruema specio. La voĉo de la virbirdo estas fajfado priskribita kiel hi-ju-vi-ju, pi-juuuu-ui-ou, kio nomigas kaj la specion kaj la superspecionsubgenron; aŭtune aŭdeblas akraj notoj rraara-kaa; la inbirda voĉo estas mallaŭta, rapida.

    Vivejo

    Grupo de flugantaj fajfanasoj.

    La Fajfanaso vivas en malprofundaj akvoj, akvaj herbejoj, kaj grupoj de la birdoj ripozas sur la maro. Ĝi estas birdo de malfermaj humidejoj, kiaj malsekaj herbejoj aŭ marĉoj kun iome da alta vegetaĵaro, kaj kutime manĝas per plaŭdado plantomaterialon (ankaŭ insektojn) aŭ per paŝtado, kion ili faras prete. Ĝi estas tre gregema for de la reprodukta sezono kaj formas grandajn arojn. Ili ariĝas al aroj de Amerika fajfanaso en Usono, kaj ili ankaŭ povas hibridiĝi kun ili [5]. Ĝi vivas vintre ĉe marbordoj, sed ankaŭ ĉe nesalaj akvoj.

    La Fajfanaso reproduktiĝas en arbara tundro, tajgo (riveroj kun meandroj, lagoj kaj marĉoj) kaj stepoj. En migrado kaj vintrumado, ili ĉeestas estuarojn, golfetojn, lagunojn, malaltajn kaj ŝirmajn marbordojn (ĉefe herbejajn), lagojn, akvorezervejojn kaj riverojn.

    Reproduktado

    Mareca penelope - MHNT

    Ili revenas el migrado kaj plenuman pariĝadajn ceremoniojn, kiam la maskloj ĉirkaŭas la inojn sur akvo, ŝvelas la kapajn plumojn, kaj malfermas de tempo al tempo siajn flugilojn dum fajfas. Ili nestumas surgrunde, ĉe akvo kaj sub kovro, kutime sur insuloj de marĉaj lagoj, marĉoj. La ino konstruas la neston per sekaj herboj kiujn ŝi kovras per lanugo. La ino demetas 7 al 10 ovalformajn ovojn blankecflavajn aŭ olivecajn, kiuj povas esti ĝis: 49,2- 59.9 mm × 34,7-42.1 mm[10]. Nur la ino plenumas la kovadon dum ĉirkaŭ 25 tagoj [9]. La frumaturaj idoj sekvas ŝin al akvo tuj post eloviĝo.

    La seksa matureco povas esti atingita je aĝo de 1 jaro sed plej ofte poste ĉe nombraj birdoj. Tiu palearktisa specio povas vivi ĝis 18 jarojn[9].

    La Eŭrazia fajfanaso estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA). Ties konservostatuso estas Malplej Zorgiga [11].

    Bildaro

    Referencoj

    1. fajfanaso en PIV ĉe vortaro.net
    2. 2,0 2,1 2,2 Ornitologia taksonomio
    3. Linnaeus, C. (1758)
    4. AviList v2025, konsultita la 22-an de dec. 2025
    5. 5,0 5,1 5,2 Floyd, T. (2008)
    6. CRC Handbook of Avian Body Masses by John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0849342585.
    7. 7,0 7,1 7,2 Dunn, J. (2006)
    8. 8,0 8,1 Clements, J. (2007)
    9. 9,0 9,1 9,2 Oiseaux.net, Oiseaux espèce, konsultita la 17an de decembro de 2010
    10. Oiseaux des Pays d'Europe, Félix, Jiří, p. 91, 1986, Parizo, 17a eldono, Gründ, La Nature à livre ouvert, isbn=2-700-01504-5
    11. "IUCN"
    • Clements, James, (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, Cornell University Press, Ithaca
    • Dunn, J. & Alderfer, J. (2006) National Geographic Field Guide to the Birds of North America 5th Ed.
    • Floyd, T (2008) Smithsonian Field Guide to the Birds of North America Harper Collins, NY
    • IUCN (2009) BirdLife International IUCNlink, 141498, Anas penelope, konsultita la 8an de januaro 2009.
    • Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 126. “A. cauda acutiufcula subtus nigra, carite brunneo, fronte alba.”.

    Plia bibliografio

    • Cox, Cameron and Jessie Barry Aging of American and Eurasian Wigeons in female-type plumages Arkivigite je 2012-10-19 per la retarkivo Wayback Machine Birding 37(2):156-164
    • Einhard Bezzel (1995): BLV Handbuch Vögel. BLV Verlagsgesellschaft, München
    • Hendrik Brunckhorst: Ökologie und Energetik der Pfeifente (Anas penelope L. 1758) im schleswig-holsteinischen Wattenmeer. Kovac, Hamburg 1996. ISBN 3-86064-454-8
    • John Gooders und Trevor Boyer: Ducks of Britain and the Northern Hemisphere, Dragon's World Ltd, Surrey 1986, ISBN 1-85028-022-3
    • Chuck Hagner: Guide to ducks and geese Stackpole, Mechanicsburg 2006. ISBN 0-8117-3344-0
    • Manfred Kästner: Gründelenten, Urania Verlag, Leipzig 1994, ISBN 3-332-00546-4
    • P. W. Mayhew: The feeding ecology and behaviour of wigeon (Anas penelope). Glasgow 1985.
    • Erich Rutschke: Die Wildenten Europas – Biologie, Ökologie, Verhalten, Aula Verlag, Wiesbaden 1988, ISBN 3-89104-449-6

    Vidu ankaŭ

    Eksteraj ligiloj

    Content Disclaimer

    Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

    1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
    2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
    3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
    4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
    5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.