Eva Lindström

Eva Lindström
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1952 (1952-02-15) (74-jaraĝa)
en Västerås
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Arta altlernejo Konstfack Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo porinfana verkisto
ilustristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Stokholmo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eva LINDSTRÖM (naskita la 15-an de februaro 1952 en Västerås) estas sveda bildstrio-artistino, ilustrisno kaj aŭtorino de infanlibroj. Ŝia verkaro estas konata pro sia humura kaj malhela stilo. [1]

En 2022, ŝi ricevis la Premion Astrid Lindgren Memorial (ALMA), la plej profita premio por infanlibroj en la mondo.

"La enigma vida mondo de Eva Lindström estas en konstanta transformiĝo. Arboj moviĝas, hundoj alprenas grandegajn proporciojn kaj objektoj malaperas nur por subite reaperi. Per rapida peniktiro kaj densigita koloro, Eva Lindström kreas ambiguan dialogon en teksto kaj bildo. La limo estas fluida inter infanoj, plenkreskuloj kaj bestoj. Kun profunda seriozeco kaj sovaĝa humuro, ili luktas kun la eternaj demandoj: Kiuj ni estas? Kien ni iras? Kiu prenis niajn ĉapelojn?" - motivigo de la ĵurio. Boel Westin, Ĵuria Prezidanto ALMA 2022

Ŝi okupiĝis dum pluraj jaroj en la seĝo numero dek kvar en la Sveda Akademio de Infanlibro.

Eva Lindström publikigis multajn bildstriojn kaj infanlibrojn. Kelkaj el ŝiaj infanlibroj estis tradukitaj en lingvojn kiel la angla, la franca, la pola, la dana kaj la japana.

La ilustraĵoj de Lindström ofte estas kreitaj per akvarelo kun guaŝo aŭ krajono.[2] La nomuma teksto por la Premio por Infana kaj Junulara Literaturo de la Nordlanda Konsilio priskribis ŝian verkon kiel "ofte amuza kaj saĝa kaj ankaŭ havanta ekzistecan profundon."

Elektitaj verkoj

Referencoj

  1. Eva Lindström. IBBY. Alirita 6 May 2020 .
  2. (2014) “Eva Lindström and the Stories Colors Tell”, Bookbird: A Journal of International Children's Literature 52 (4), p. 121–124. doi:10.1353/bkb.2014.0123. 144386950. 
  3. The Cat Hat. Publishers Weekly (1 September 1989). Alirita 9 May 2020 .
  4. Eva Lindström. Nordic Council and Nordic Council of Ministers. Alirita 9 May 2020 .
  5. Snöret, fågeln och jag. Internationale Jugendbibliothek. Arkivita el la originalo je 30 March 2019. Alirita 9 May 2020 .
  6. My Dog Mouse. Publishers Weekly (19 June 2017). Alirita 9 May 2020 .
  7. My Dog Mouse - Eva Lindstrom | Gecko Press (en-US) (10 June 2019). Alirita 2021-03-14 .
  8. Everyone Walks Away. Kirkus Reviews (13 February 2019). Alirita 9 May 2020 .
  9. Everyone Walks Away | Children's Books | Gecko Press (en-US) (8 July 2019). Alirita 2021-03-14 .

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.