Ergonomio

Angla diagramo pri ergonomio en oficejo

Ergonomio devenas el la grekaj vortoj ergon (laboro, verko) kaj nomos (leĝo, regulo). Ergonomio estas do la scienco pri la reguleco de homa laboro. Ĝi celas faciligi la adaptigon de iu sistemo al ties uzanto, por ke tiu lasta laboru kiel eble plej efike kaj komforte kun minimuma adaptiĝotempo.

La sistemoj koncernitaj per tiu adaptigo povas esti laborlokoj (oficejo, fabriko, ...), eroj de tiuj lokoj (ŝalttabuloj, seĝoj, ...), sed ankaŭ interfacoj profesiaj aŭ porpublikaj (komputilaj programoj, ttt-ejoj, ...) kaj labororganizo (horaro, deĵorvico, ...).

Ergonomio uzas la konojn de la psikologio, psiko-psikologio, sociologio, ... Ĝi estas scienco pri la laboranta homo. Multaj sciencoj emerĝis post la industria revolucio, sed la homon oni forgesis, kaj necesis multaj bataloj de laboristoj por ke je la komenco de la 20-a jarcento oni fine ekkonsideris la efikojn de la laborkondiĉoj al la homa organismo.

Ergonomio celas adapti laborlokojn por eviti vundigon per fizika lacigo (muskola plilongigo, izkiatiko, ...) aŭ per falantaj objektoj (traŭmoj, tranĉvundoj, ...). Ĝi atentas ankaŭ pri daŭre samaj laborpozicioj kaj ripetaj gestoj, kiuj povas kaŭzi sanproblemojn (dorsdoloroj, muskola lacigo, ...).

Ĉenlaboro necesas adaptigon por eviti viglecomankojn, ĉar la vigleco varias laŭ kronologiaj cikloj (kronobiologio). Necesas trovi rimedojn por konservi bonan viglecon per taskovario, limigita labordaŭro aŭ alarmoj (sen troigi pri tiuj lastaj, ĉar estas pruvite, ke tro da alarmoj ne plu efikas kaj eĉ havas inversan efikon).

Pri komputiko, ergonomio okupiĝas pri du kampoj, la fizika, t.e. adapto de la materialo (ekrano, klavaro, ...) al la homa korpo, kondiĉo, ktp. La dua kampo estas la softvaro, kiu bezonas bonan pristudadon de la farota laboro por bone adapti la programon al la uzanto anstataŭ postuli adapton de la uzanto al la programo.

Pri interreto kaj ttt-ejoj oni povas detali jenajn ergonomiajn celojn:

  • faciligi la retumon al uzantoj
  • ebligi aliron al informoj por ĉiuj aĝgrupoj
  • ebligi aliron al la serĉata informo per malpli ol tri alklakoj
  • sciigi la enhavon de la paĝaro ekde la unua paĝo

La tri respektendaj kriterioj por krei ergonomian interret-interfacon estas jenaj:

  • utileco
  • uzebleco
  • akceptebleco

Literaturo

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1995/11, paĝo 26: Ergonomio kaj Esperanto verkita de Pejno Simono.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.