Elizabeth Dickens
| Elizabeth Dickens | ||
|---|---|---|
| ||
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 21-an de decembro 1789 | |
| Morto | 13-an de septembro 1863 (73-jaraĝa) | |
| Tombo | Tombejo Highgate | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando | |
| Familio | ||
| Gefratoj | Robert Irving Barrow (en) | |
| Edz(in)o | John Dickens | |
| Infanoj | Frederick Dickens, Charles Dickens, Augustus Dickens, Alfred Lamert Dickens (en) | |
| Profesio | ||
| Okupo | verkisto | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Elizabeth Culliford Dickens (denaske Barrow; 21a de decembro 1789 – 13a de septembro 1863) estis la edzino de John Dickens kaj la patrino de la fama angla romanisto Charles Dickens kaj aliaj sep filojn. Ŝi estis la fonto de materialo por la roluloj Mrs. Nickleby en la romano de ŝia filo nome Nicholas Nickleby[1] kaj Mrs Micawber en David Copperfield.[2]

La 13an de junio 1809 en St Mary le Strand, Londono, okazis la geedziĝo, kaj ili havis ok filojn. Tuj post la geedzo la paro translokiĝis al Landport en Portsmouth kaj tie Charles Dickens, la dua el iliaj ok filoj, naskiĝis en 1812. Kiel juna knabo li lernis legi por sia patrino, kaj poste ankaŭ iom da Latino,[3] vekigante, kiel Charles poste diris al sia amiko kaj biografo John Forster "lian unuan deziron por sciaro kaj lian fruan pasion por legado".
John Dickens estis poste transigita al Londono kaj poste al Chatham, kaj revenis loĝi en Camden Town en Londono en 1822 por labori en Somerset House. La edzino Elizabeth sekvis lin.
Kiam Charles Dickens famiĝis kiel verkisto, John Dickens ofte ĝenis sian filon serĉante pruntojn el la amikoj kaj publikigistoj de Charles sen lia scio kaj vendante paĝojn el la fruaj manuskriptoj de sia filo.[4] Pro tiaj financaj problemoj de sia patro, Charles Dickens luis kabanon por siaj gepatroj for el Londono, kaj, kiel li pensis, for el tento, en Alphington en Devon. Tamen, John Dickens plue verkis al la amikoj kaj publikigistoj de Charles petante monon. Finfine li kaj lia edzino revenis al Londono.
Referencoj
- ↑ Elizabeth Dickens en la retejo 'Charles Dickens Page'
- ↑ A Transcription of Charles Dickens's "A Bundle of Emigrants' Letters" (30a de marto 1850) en Victorian Web
- ↑ Johnson, Edgar, Charles Dickens: His Tragedy and Triumph Allen Lane (1977) p. 18.
- ↑ John Dickens en 'Charles Dickens: Family and Friends Arkivita la 7an de majo 2009 en Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


