Elektrona mikroskopoElektrona mikroskopo estas teknika speco de mikroskopo, kiu povas bildigi la enon aŭ surfacon de objekto pere de elektronoj. Pro tio, ke rapidaj elektronoj havas multe pli etan ondolongon ol la videbla lumo, kaj la pligrandigo-faktoro de mikroskopo estas limigita per la ondolongo, elektrona mikroskopo atingas multe pli grandan pligrandigon (nuntempe proksimume 0,1 nanometroj) ol optika mikroskopo laboranta per videbla lumo (proksimume 0,2 mikrometroj). TeknikoLa ĉefaj eroj de elektrona mikroskopo estas:
HistorioLa unua lenso funkcianta per magneta forto estis konstruita en 1926 de Hans Busch. La unua elektrona mikroskopo estis konstruita en 1931 de Ernst Ruska kaj Max Knoll, ĝi estis transmisia elektronmikroskopo (TEM), kies radioj trairis la specimenon. La unuaj specimenoj bildigitaj estis kristalecaj metalstrukturoj. Pro tiu laboro Ernst Ruska ricevis la Nobel-premion pri fiziko en 1986. En 1938 Ruska konstruis la unuan vendeblan elektronmikroskopon por firmao Siemens. Vidu ankaŭ |