Efekto
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun efiko. |
Efekto laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas "forta impreso farita sur la koron aŭ spiriton, precipe de belarta verko aŭ spektaklo". La termino venas de la latina vorto effectus por "efiko" aŭ "sukceso", pli baze de la verbo efficere = „efiki", "kaŭzi", de facere = „fari“.
En figura senco la vorto ankaŭ uzatas en scienca psikologio por efiko de certa kaŭzo - pri tio vidu la tekston kaŭzeco. Ekzemploj de tiaj sciencaj terminoj en pedagogio estas
- la Pigmalion-efekto, sekvo de pozitiva espero de instruisto: la instruisto estas konvinkita, ke la lernanto havas ŝancon pliboniĝi, kaj gvidas la lernanton tiamaniere, ke la supozo praviĝu; li helpas kaj kuraĝigas la lernanton, malgravigas la malsukcesojn kaj mallertaĵojn de la lernanto („ne afliktu, tio povas okazi al ĉiu, neniu naskiĝis saĝulo“), ĝis la lernanto mem ekkredas, ke estas en liaj fortoj pliboniĝi kaj atingi sukceson;
- la malo, nomata Golem-efekto, sekvo de la negativa supozado de instruisto: la instruisto subkonscie atendas, ke certa lernanto ne estas edukebla, ne havas ŝancon pliboniĝi, male estas verŝajne, ke li malboniĝos ankoraŭ pli multe; la instruisto prognozas la malbonan evoluon de la lernanto kaj kondutas al la lernanto tiamaniere, ke lia prognozo montriĝu prava;
- aŭ en muziko la ŭa-ŭa-efekto, unuafoje generita je trumpetoj kaj trombonoj per sonorildampilo.
Vidu ankaŭ
En fiziko uzatas la termino efiko, kiel ekzemple:
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.