Dominikana preĝejo (Vieno)
Dominikana preĝejo (germane Dominikanerkirche; plena nomo: Sankta Maria Rotonda) troviĝas en Interna urbo de Vieno (Aŭstrio). La unuan preĝejon sur tiu ĉi loko la dominikanoj konstruis en 1237. Post pluraj incendioj kaj damaĝoj dum la unua sieĝo de Vieno fare de la turka armeo en 1529, ĝi grave kadukiĝis kaj en 1631 la monaĥoj ekkonstruis la novan[1]. Tiutempan fortecon de la ordeno plej bone ilustras la fakto, ke la unuan ŝtonon je la fundamento metis imperiestro Ferdinando la 2-a[1]. En 1927 la preĝejo ricevis statuson basilica minor kaj nun ĝi formale egalas al la Primasa baziliko de Esztergom[1]. En interiero rimarkindas la nevo kovrita je freskoj fare de Matthias Rauchmüller, prezentantaj 46 scenojn el la vivo de Virgulino Maria[1]. Apude troviĝis la dominikana monaĥejo, fondita en 1225-1226[1]. Eksteraj ligiloj
Referencoj
|