Discord
| Discord | ||
|---|---|---|
| interret-telefona programaro komputila programo interkona retejo interreta komunumo videokonferenca programaro retejo poŝtelefona aplikaĵo interreta servo tujmesaĝila kliento mallibera programaro retbabilado | ||
| Dum | 13-a de majo 2015 - nekonata/nuntempe | |
| Posedata de | Discord Inc. vd | |
| TTT | Oficiala retejo | |
Discord estas senpage uzebla, proprieta retotelefonada programaro farita unue por ludantaj komunumoj, sed kun la paso de la tempo ankaŭ de aliaj interesogrupoj kiuj tie trovas disaj retaj spacoj kie ili travas samideanojn.
Discord estas disponebla por Microsoft Windows, Mac OS, Android, iOS, Linux kaj ankaŭ funkcias en retumiloj. En julio 2016, ĝi estis uzata de pli ol 11 milionoj da uzantoj. Discord aspektas kaj funkcias tre simile al Slack, kun grupoj organizitaj en 'serviloj' kaj tekst-bazitaj diskutkanaloj organizitaj laŭ temo. Ekzistas ankaŭ funkcieco por videaĵoj kaj aŭda babilejo.
Kvankam kreita en 2015 plejparte por interretaj ludantoj, malsamaj grupoj migris al ĝi laŭlonge de la tempo, inkluzive de influistoj, kreintoj, artistoj ktp[1] sed ankaŭ por tiuj kiuj uzas la platformon por mobilizi pro pli da privateco kaj malpli da algoritmaj influadoj.
Programaro
La aplikaĵo Discord estas tajlorita por uzi dum ludado, enhavante trajtojn kiel malalta respondotempo kaj dediĉita servila infrastrukturo, por malebligi la dividadon je IP-adresoj. Krome al voĉbabilado per servilo-babilejoj, la evoluiga teamo planas aldoni rektan vokadon inter uzantoj, video-vokadon kaj dividadon je ekranoj. Rekta vokado aperis en ĝisdatigo je la 28-a de julio, 2016 kun subteno por voĉbabilado inter du uzantoj kaj ankaŭ grupa voĉbabilado.
Dum la programaro mem uzeblas senpage, la evoluigantoj esploras novajn manierojn por gajni monon el ĝi, eblaj opcioj inkluzivante pagatajn proprigajn opciojn kiel emoĝioj aŭ glumarkoj. Ĝeneralan kolektadon, prilaboradon kaj komercan utiligadon de privataj informoj uzantoj normale ne rimarkas. Laŭ diversaj spertoj ĉe la interret-ekonomio tia komercmodelo tamen povas generi imponajn enspezojn (kiel oni povas observi ĉe la grandaj interret-entreprenoj).
Kritiko
Privataj informoj komerce eluzitaj
La pri-privatecaj regularoj[2] de Discord celas rajtigi la entreprenon sendi ĉiujn ret-interparolojn, mesaĝojn kaj pliajn datumojn sen ia ĉifrado, kolekti ilin kaj kaj plue prilabori ilin al vendeblaj datumoj.[3] Per la konsento al la uzokondiĉoj oni eksplicite permesas al Discord, sekvi kaj konservi la informenhavojn el rektmesaĝoj aŭ senditaj bildoj kaj parolaj interŝanĝoj.[4] Krome, ĉiuj datumoj povas esti transsenditaj al usonaj serviloj. Tiamaniere Discord ne garantias la protekton de personaj datumoj, kiun postulas la Ĝenerala Datum-Protekta Regularo (ĜDPR) de la Eŭropa Unio, kaj tial ne estas konforma al la ĜDPR. Pro tio, kvankam Discord permesas senpagan uzadon ankaŭ en komercaj kuntekstoj, en Eŭropa Unio ĝi estas apenaŭ utiligebla.[3]
Babilejoj en Esperanto
Ekzistas ponto inter Discord kaj la plej aktiva esperantlingva Telegram-grupo, Nova Esperantujo (vidu la eksterajn ligilojn).
Vidu ankaŭ
- Interreta telefono
- Skajpo
- Slack (Slackware)
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ (en) Discord and the boon of private social networks, NewPublic magazine, 2021.
- ↑ (en) Privacy Policy: datumprotekta deklaro
- ↑ 3,0 3,1 (de) Discord im Home-Office nutzen: Das müssen Sie wissen.. En: Chip. 15. Aprilo 2020: Uzi Diskordon en hejma buroo: Tion vi devas scii.
- ↑ (de) Discord in der Kinder- und Jugendarbeit.. En: Spieleratgeber-NRW., Aprilo 2020: Diskordo en la infan- kaj junul-laboro.
En tiu ĉi artikolo parte estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo de:Discord#Kritik Discord germanlingva
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

