Lingvistiko > Planaj lingvoj > Dilpok
Dilpok estas internacia planlingvo proponita en 1898 de Alexandre Marchand.
Ĝi estas simpligita formo de Volapuko.
Nombroj (1-10): ja, dä, ze, fi, lü, su, pö, to, ny, jar.
Marchand eldonis (almenaŭ) tri librojn pri sia lingvo, inter ili "manlibron", kiu aperis en dek lingvoj:
- Dilpok - manuel de conversation renfermant sous forme de phrases... Lure: 1898.
- Le Dilpok en 6 lecons. Besancon: 1904.
- Dic. complet dilpoque-francois. 1905.
Li eldonis ankaŭ tradukon de romano Paul et Virginie (Paŭlo kaj Virgino) de Bernadin de Saint-Pierre en 1907.
Specimenoj
Specimeneto de Dilpok: "Face ese mirel of sele" = "vizaĝo estas spegulo de animo".
Alia specimeno, el arkivo de la poŝtolisto CONLANG ([1]):
"It esa an priden of tone, an radiosid den, id ava luved lure en nait
satide por fudi le dust of strat, e maki le flur of an bir fulgid e frid
bluden. Etot flokid nubes esa figend."
Bibliografio
MARCHAND, Alexandre
Dictionnaire français-dilpoque;
[Betoncourt-les-Ménétriers (Haute-Saône)] L'auteur [1906]
4 p. l., [3]-259, [1] p. 18 cm.
MARCHAND, Alexandre
Le dilpok en six leçons ...
[Betoncourt-les-Ménétriers (Haute-Saône)] L'auteur [1905]
46 p. 18 cm.
MARCHAND, Alexandre
Vortal dilpok-frençid;
[Betoncourt-les-Ménétriers (Haute-Saône)] L'auteur [1905]
5 p.l., [3]-243, [1] p. 18 cm.
CHAMPION, Jean
Joseph Alexandre Marchand (1851-1914), aŭtoro de la planlingvo Dilpok
En: Haupenthal, Reinhard; Haupenthal, Irmi. De A al B. Festlibro por André Albault. [Malaucène]: Editions Iltis 2000, p. 55-66
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi ( menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |