Dan Pagis

Dan Pagis
Persona informo
דן פגיס
Naskonomo Severin Paghis
Naskiĝo 16-an de oktobro 1930 (1930-10-16)
en Rădăuți
Morto 29-an de junio 1986 (1986-06-29) (55-jaraĝa)
en Jerusalemo
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Har HaMenuchot Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Hebrea Universitato de Jerusalemo Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Dan Pagis
Profesio
Okupo poeto
literatursciencisto
tradukisto
verkisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo poezio, eseo, hebrelingva literaturo, Mezepoka literaturo kaj tradukado Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dan PAGIS (hebree דן פגיס; la 16a de oktobro 1930 – la 29a de junio 1986) estis israela literaturisto, poeto kaj tradukisto de rumana origino [1][2].

Vivo

Dan Pagis naskiĝis en 1930 kiel rumana judo en germanlingva familio. La patro elmigris sole al Palestino en 1934 por konstrui novan vivon por la familio, sed la patrino mortis en la sama jaro. Pagis kreskis kun siaj geavojo en Rădăuți. En 1941 li estis deportita kun aliaj judoj al Ukrainio, kiu estis konkerita de Rumanio, kie li estis malliberigita en getoj kaj uzita por punlaboro. Li povis eviti koncentrejan malliberigon en 1944.

Pagis elmigris al Palestino en 1946, kie lia patro metis lin en Kibuco Merĥavja, kie li estis dungita kiel instruisto post lernado de la hebrea. Li studis lingvistikon en la Hebrea Universitato, doktoriĝis kaj iĝis universitata profesoro pri mezepoka hebrea literaturo [3]. Li publikigis kvar studojn pri hebrea literaturo same kiel antologiojn pri mezepoka hebrea poezio. Li estis parto de la rondo de poetoj kiuj formiĝis ĉirkaŭ Lea Goldberg. Li redaktis kritikan eldonon de la verkoj de David Vogel. Li estis plurlingva kaj ankaŭ tradukis en la hebrean.

En 1959 li publikigis sian unuan volumon de poezio Sheon ha-Tsel (La Ombra horloĝo). Entute, Pagis verkis ok volumojn de poezio.

Lia plej ĝenerale konata kaj ofte citita poemon estas "Skribita per Krajono en la Enŝlosita Komercvagono".

כָּאן בַּמִּשְׁלוֹחַ הַזֶּה אֲנִי חַוָּה עִם הֶבֶל בְּנִי אִם תִּרְאוּ אֶת בְּנִי הַגָּדוֹל קַיִן בֶּן אָדָם תַּגִּידוּ לוֹ שֶׁאֲנִי
Ĉi tie en ĉi tiu deportaĵo mi Evo kun mia filo Habelo se vi vidus mian grandan filon Kaino filo de Adamo diru al li ke mi

Publikaĵoj

Poezio

  • Horoj de Ombro [Sheon ha-tsel, 1959]
  • Malfrua libertempo [Shehut meuheret, 1964]
  • Metamorfozoj [Gilgul, 1970]
  • Cerbo [Moaĥ, 1975]
  • Dek du vizaĝoj de Emaragd [Shneim-asar panim shel Izmaragd, 1981]
  • Sinonimoj [Milim nirdefot, 1982]
  • La Lastaj Versoj [Shirim Aharonim, 1987, publikigita postmorte]

Historiaj kaj literaturaj verkoj

  • Laika poezio kaj poezio de Moshe Ibn Ezra kaj liaj samtempuloj [Shirat ha-hol ve-torat ha-shir le-Moshe Ibn Era u-vney doro, 1971]
  • Novigado kaj Tradicio en Sekulara Hebrea Poezio: Hispanio kaj Italio [Hiddush u-masoret be-shirat ha-chol ha-'ivrit: Sefarad ve-Italio, 1976]

Referencoj

  1. The Holocaust and the war of ideas, Edward Alexander, Transaction Publishers, 1994, pp. 90 ff.
  2. Holocaust Literature: An Encyclopedia of Writers and Their Work, S. Lillian Kremer, Taylor & Francis, 2003, pp. 913 ff.
  3. Dan Pagis biography & bibliography (The Institute for the Translation of Hebrew Literature). Arkivita el la originalo je 2008-03-09. Alirita 2024-08-22 .

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.