Cytron Masters


Cytron Masters

Disvolvo Ozark Softscape
Eldoninto Strategic Simulations
Dato de lanĉo Julio-aŭgusto 1982
Platformo Apple II, 8-bitaj Atari-komputiloj
Ĝenro Realtempa strategia videoludo
Ludomaniero multludista videoludo
vdr

Cytron Masters estas strategia videoludo kreita de Danielle Bunten Berry (kreditita kiel Dan Bunten) kaj Ozark Softscape. Ĝi estis eldonita de Strategic Simulations (SSI) por Apple II kaj 8-bitaj Atari-komputiloj en julioaŭgusto 1982.[1] Cytron Masters estas unu el la plej fruaj titoloj, kiuj povas esti konsiderataj kiel realtempa strategia videoludo (RTS),[2][3]. Antaŭante la ĝenron,[4] Cytron Masters postulas al la ludantoj konstrui siajn fortojn por venki.

Ludomaniero

En Cytron Masters, ĉiu ludanto rolas kiel komandanto, reprezentita surekrane en komandejoj lokitaj ĉe kontraŭaj flankoj de la ekrano. Disvastigitaj sur la ekrano estas ok "generatoroj", kiuj produktas energion. La energio produktita de ĉi tiuj generatoroj estas la rimedo en la ludo, simila al la pli palpeblaj rimedoj kolektitaj en modernaj RTS-ludoj. Energio tiam povas esti elspezita por produkti Cytron-ojn, robotajn militistojn, kaj ankaŭ por movi ilin, pafi kaj aliaj taskoj.

La ludkampo konsistas el 72-ĉela krado de eblaj lokoj, kun la komandocentroj ĉe la pozicioj (1,3) kaj (12,3). Kvin diversaj tipoj de Cytron-oj povas esti konstruitaj kaj movitaj tra la krado. Pafistoj celas la plej proksiman malamikan unuon ene de tri-ĉela distanco, minoj eksplodas kiam malamiko proksimiĝas, bunkroj absorbas damaĝon, kaj misiloj flugas supre kaj super la batalkampo por eksplodi ĉe elektita loko. La kvina unuo, la Komandanto, transdonas ordonojn de la Komandocentroj al la unuoj sur la kampo.

Ludado estas iom ŝak-simila, kaj esence batalo por pozicio. Bunkroj kaj minoj iĝas gravaj ĉe la antaŭaj linioj, protektante amikajn unuojn kontraŭ atako dum ili progresas antaŭen.

Recenzo

Mark Botner recenzis la ludon por Computer Gaming World, kaj diris ke "Cytron Masters estas ekscita ludo proponanta plurajn nivelojn de ludado kun variaĵoj por konveni al individuoj : ludado de ĉiuj niveloj garantias agad-plenan epizodon de futuriisma batalo."[5]

Chris Smith recenzis la tutan RapidFire Line-ludaron de SSI en la 59-a eldono de The Space Gamer, kaj komentis ke "Cytron Masters postulas iom da taktika scio, kaj ĝia realtempa komanda sistemo donas al ĝi iom arkadan senton. Mi pensas, ke ĉi tio estas la perfekta kombinaĵo de arkado kaj tabulludo."[6]

En enketo de 1992 pri sciencfikciaj ludoj, Computer Gaming World donis al la titolo du el kvin steloj.[7]

Referencoj

  1. Sipe, Russell (July–August 1982), "Hobby and Industry News", Computer Gaming World: 1, 4, http://www.cgwmuseum.org/galleries/issues/cgw_2.4.pdf 
  2. . The History of Computer Role-Playing Games Part 2: The Golden Age (1985-1993). Gamasutra. Alirita October 16, 2017 . “"SSI's most famous non-CRPG game is probably Cytron Masters (1982), one of the first (if not the first) real-time strategy games."”.
  3. Game Design Memoir by Dani Bunten Berry. Arkivita el la originalo je 12 March 2009. Alirita 13 July 2008 .
  4. Scott Sharkey Hail to the Duke. 1UP.com. Arkivita el la originalo je 2004-09-13. Alirita 2011-03-01 .
  5. Botner, Mark (September–October 1982). "Cytron Masters: The View From a Play Tester". Computer Gaming World. Vol. 1, no. 6. pp. 30, 45.
  6. (January 1983) “SSI's RapidFire Line: Featured Review”, The Space Gamer (59), p. 14–15. 
  7. Brooks, M. Evan (November 1992). "Strategy & Wargames: The Future (2000-....)". Computer Gaming World. p. 99. Retrieved 4 July 2014.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.