Coldrerio
| Coldrerio | |
|---|---|
| Blazono de Coldrerio | |
| Coldrerio | |
| Kantono | Tiĉino |
| Distrikto | Mendrisio |
| Komunumaro | Mendrisio |
| Koordinatoj | 45° 51′ 11″ N 8° 59′ 10″ O / 45.85306 °N, 8.98611 °O (mapo)Koordinatoj: 45° 51′ 11″ N 8° 59′ 10″ O / 45.85306 °N, 8.98611 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 2 939 (en 2018) |
| Areo | 2,46 km² |
| Alteco | 351 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 6877 |
| Komunumkodo | 5251 |
| Mapo de Coldrerio | |
Coldrerio - prononco [kolDRErio] - estas komunumo de la Komunumaro Mendrisio kaj la Distrikto Mendrisio en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 2 939 loĝantojn laŭ la stato de 2018.
Geografio
Coldrerio situas sude de la urbo Mendrisio. Al la urbeca komunumo apartenas la kvartaloj Madonna, Mercole kaj Villa.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,46 km², de kiuj 10,1% estas kovritaj de arbaro, 45,6% servas por agrikulturo kaj 43,1% por setlado.[1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Coldrerio limas en nordoriento al Castel San Pietro, en sudoriento al Balerna, en sudo kaj sudokcidento al Stabio, kaj en nordokcidento al Mendrisio.
Trafiko
Tra Coldrerio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 kaj la svisa aŭtovojo A2, kies plej suda servejo de vojaĝantoj situas en Clodrerio. La gotarda trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu pasas tra la komunumo ne disponas pri stacidomo sur la komunuma teritorio, sed per la loka busreto de Mendrisio la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Coldrerio datiĝas el la jaro 852 kiel Caledrano. En la 19-a jarcento estis dum torfminado trovitaj la restaĵoj de surposta setlejo el la bronzepoko. Dum la eŭropa mezepoko la Episkoplando Como posedis bienojn en Coldrerio. En la 13-a jarcento, kiam Coldrerio fariĝis komunumo, ĝi dependis de la Graflando Seprio. En la jaro 1517 ĝi kun la tuta Mendrisiotto venis sub la regado de la Svisa Ĵurkomunumo. [2]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.








