Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Coelho Neto

Coelho Neto
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1864 (1864-02-21)
en Caxias
Morto 28-an de novembro 1934 (1934-11-28) (70-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Religio Spiritismo vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Law School, University of São Paulo (en) Traduki - juro (1883–)
Faculdade de Direito do Recife (en) Traduki - juro Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Preguinho (en) Traduki, Emmanuel Coelho Netto (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo romanisto
poeto
politikisto
memuaristo
verkisto de porinfana literaturo
verkisto
literaturkritikisto
kronikisto
folkloristo
dramaturgo
ĵurnalisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Braziljo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henrique Maximiano COELHO Neto [enhiki maksimianŭ koeljŭ netŭ], pli konata nur kiel Coelho Neto (en la malnova brazila ortografio Coelho Netto) (naskiĝis la 21-an de februaro 1864, en Caxias (Brazilo), Maranjo, Brazilo, kaj mortis la 28-an de novembro 1934, en Rio-de-Ĵanejro), estis brazila romanisto, rakontisto, kritikisto kaj teatra verkisto. Li estis la fondinto de la Seĝo 2 de la Brazila Beletristika Akademio, en 1897, por kiu elektis kiel patronon la poeton Álvares de Azevedo (1831-1852).

En 1899, publikiĝis en aldono de L'Espérantiste traduko de unu el liaj rakontoj, verŝajne la dua brazila verkaĵo tradukita en Esperanton. En la 1910-aj jaroj, li opiniis favore al Esperanto ĉe la brazila gazetaro.

Vivo

Coelho Neto naskiĝis en la tiama vilaĝo Caxias, enlanda regiono de la ŝtato Maranjo, filo de Antônio da Fonseca Coelho, portugalo, kaj Ana Silvestre Coelho, indiandevena. Kiam li estis ses-jara, liaj patroj translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro. Li studis en la lernejo Colégio Pedro II. Poste li provis eniri fakultaton pri Medicino, tamen baldaŭ prirezigninte. En 1883 li eniris juran fakultaton, la Faculdade de Direito do Largo de São Francisco, loĝinte en la sama pensiono, kiun loĝis Raul Pompeia, ankaŭ studanta en San-Paŭlo.

Lia malkvieta spirito trovis en tiu fakultato taŭagan etoson por netimema ekspansio, kaj en la unua jaro li jam partoprenis movadon kontraŭ iu profesoro. Antaŭvidante kontraŭpremo, li translokiĝis al la jura fakultato de Recifo, kie li kompletigis sian unua fakultatan jaron kaj estis lernanto de Tobias Barreto, juristo kaj verkisto. Reveninte al San-Paŭlo, li arde sin donis al la aboliciisma kaj al la respublika kampanjoj (tiam Brazilo estis sklavohava Imperio), sinteno, kiu rezultis en novaj konfliktoj kontraŭ la profesoraro de la san-paŭala fakultato. En 1885 li tial rezignis pri juro kaj retranslokiĝis al Rio-de-Ĵanejro.

En la tiama ĉefurbo de Brazilo, li partoprenis grupon de "bohemuloj", konsistantan el famaj figuroj, kiel Olavo Bilac, Luís Murat, Guimarães Passos kaj Paula Ney. La historio de tiu generacio aperus poste en liaj romanoj A conquista ("La konkero") kaj Fogo fátuo ("Vaglumo"), tiu lasta dediĉita al la amiko Francisco de Paula Ney, ĵurnalisto kaj brila oratoro konita pro sia noktemuleco kaj fama anekdotaro. Coelho Neto ankaŭ fariĝis neapartebla amiko de José do Patrocínio en la aboliciisma kampanjo. Tiam li eniris la ĵurnalojn Gazeta da Tarde, kaj poste, Cidade do Rio, kie li fariĝis sekretario. Tiutempe aperis liaj unuaj publikigitaj volumoj.

En 1890 li ediziĝis al Maria Gabriela Brandão, filino de la edukisto Alberto Olympio Brandão. Ili havis 14 gefilojn.

Coelho Neto estis nomumita sekretario de la Registaro de la Ŝtato Rio-de-Ĵanejro kaj, unu jaron poste, direktoro de la Aferoj de la Ŝtato. En 1892, li estis nomumita profesoro de Historio de Arto en la grava Escola Nacional de Belas Artes kaj, poste, instruisto de Literaturo en la lernejo Colégio Pedro II.

Ankoraŭ en la politiko, li estis elektita federacia deputito por la ŝtato Maranjo en 1909. En 1910 li jam estis verkinta plurajn librojn, artikolojn, kronikojn kaj romanojn kaj tiam estis nomumita profesoro pri Historio de Teatro kaj Drama Literaturo en la Escola de Arte Dramática, de kiu tuj poste fariĝis direktoro. En 1917 li reelektiĝis kiel federacia deputito por tiu ŝtato. Li ankaŭ estis ĝenerala sekretario de la Ligo por Nacia Defendo kaj membro de Konsulta Konsilantaro de la Municipa Teatro de Rio-de-Ĵanejro.

Krom plenumi la publikajn taskojn, Coelho Neto tenis kaj multobligis sian agadon ĉe revuoj kaj gazetoj plurtipaj, en Rio-de-Ĵanejro kaj aliaj urboj. Krom uzi sian propran nomon, li ankaŭ verkis sub sennombraj pseŭdonimoj, inter ili Anselmo Ribas, Caliban, Ariel, Amador Santelmo, Blanco Canabarro, Charles Rouget, Democ, N. Puck, Tartarin, Fur-Fur kaj Manés.

En 1923, li konvertiĝis al Spiritismo, farinte paroladon pri la spiritisma doktrino en la Salono de la Veterana Gvardio en Rio-de-Ĵanejro.[1]

En Esperanto

En Esperanto aperis La tri gutoj ("As três gotas", en la portugala) en la Aldono de L'Espérantiste, Decembro 1899. Ĝi estas verŝajne la dua verkaĵo el la brazila literaturo aperinta en Esperanto.[2]

Referencoj

  1. CURY, Aziz. Legado de Bezerra de Menezes (ISBN 978857513091-9)
  2. BRAGA, Ismael Gomes (redaktoro). Esperanto Modelo. L. L. Zamenhof. FEB: Brasília, 1991 (3-a eldono; 1-a eldono en 1938).

Eksteraj ligiloj

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9