Clavinet

Clavinet D6

Clavinet aŭ (eo: elektrona klavikordo) estas analoga, elektro-mekanika klavarinstrumento kun 60 klavoj, kiun konstruis Hohner en Germanujo. La sono similas al tiu de klaviceno. Clavinet, evoluigita kiel „elektrona klavikordo“, estis uzata aparte en la 1970-aj jaroj de multaj funko- kaj roko-registraĵoj.

Songenerado

supre: funkciprincipo de Clavinet: 1:agordmekaniko; 2:dampilo-volvkovraĵo; 3:tangento; 4:amboso; 5:klavo; 6:kordo; 7:sonprenilo; 8:kordotenilo

Clavinet havas por ĉiu tono diagonale streĉitan, agordeblan kordon, kiu je unu finaĵo estas volvokovrita per lano por oscilodampado. Sub ĉiu klavo de la klavaro troviĝas bolto (tangento), kiu dum premado de la klavo frapas la kordon sur malgrandan amboson. La kordo oscilas nun en la nedampita parto, kaj elektromagneta sonprenilo ricevas la osciladojn. Malprenado de la klavo denove dampas la tutan kordon. Laŭteco kaj karaktero de la sono povas esti influataj per frapdinamiko. Pro generitaj krombruetoj je ĉi tiu songenerado (klare aŭdebla „plop“-sono), ekestas karakteriza „eksoniga sono“, kiun multaj ludantoj vere volas kaj komprenas kiel grava elemento de la sono.

Clavinet havas enkonstruitan antaŭamplifikilo-filtro-elektronikon, kiun subtenas 9V-baterio aŭ konvena kontaktilo. Je la modeloj D6 kaj E7 troviĝas maldekstre de la klavaro la reguliloj por ĝustigi la sonon. Ili estas surskribitaj per „Brillant“, „Treble“, „Medium“, kaj „Soft“ same kiel „A/B“ kaj „C/D“ kaj allasas rapidan ŝanĝon de la sonkaraktero.

Por prisonigi ĉambron Clavinet bezonas konvenan povumo-amplifikilon kaj postsekvan laŭtparolilon.

Versioj

Ekzistas diversaj versioj de Clavinet, kiuj dum la jaroj surmerkatiĝis:

  • Hohner Clavinet I,
  • Hohner Clavinet II,
  • Hohner Clavinet L,
  • Hohner Clavinet C,
  • Hohner Clavinet D6, la verŝajne plejofte disvastigita
  • Hohner Clavinet E7, kiu tre similas al D6
  • Hohner Clavinet/Pianet Duo, kiu estas kombinaĵo inter Clavinet kaj Pianet; jen oni povas ludi aŭ unu el la du instrumentoj aŭ senŝtupe miksi.

Aŭdekzemploj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Clavinet » germane. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3413121 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.