Chudobín
Chudobín (germane Chudwein) estas vilaĝo en Ĉeĥio, administra parto de urbo Litovel en distrikto Olomouc. En la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 88 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 213 loĝantoj. La municipo troviĝas proksimume 5 km de Kavernoj en Mladeč. Chudobín estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 2,33 km². HistorioLa unua skribmencio pri Chudobín estas el la 1-a de septembro 1200. En la pasinteco ĝi estis centro de senjorujo Chudobín. Situas ĉi tie tri preĝejoj: ortodoksa, romkatolika kaj husana. Proksime de la municipo kondukas loka fervojlinio 274 el Mladeč ĝis Litovel. En fruaj matenaj horoj la 16-an de marto 2020, en la tempo, kiam Ĉeĥa respubliko baraktis sin en pandemio de kronviruso COVID-19, higienistoj decidis rilate al abrupta kresko de pacientoj kun tiu ĉi malsano fermi urbojn Uničov kaj Litovel komune kun ties ĉirkaŭaĵoj. Polico gardis la regionojn kaj malebligis al neniu enpaŝi en la regionon nek forlasi ĝin. Unu el tiel ĉi trafitaj municipoj estis ankaŭ Chudobín. LoĝantaroEvoluo de nombro de loĝantoj La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Fotogalerio
|