Christian Nielsen
Christian NIELSEN (naskiĝis la 18-an de marto 1827 en Gaaskjær, komunumo de Bjolderup, Danlando, mortis la 9-an de junio 1896) publikigis la unuan danlingvan Esperanto-lernolibron. Jam ekde sia 16-a vivojaro li laboris kiel hejminstruisto en Emmerlev. En tiu tempo li preparis sin por la enirekzameno por la instruista seminario en Jelling. Tie li ĝis 1850, kiam li sukcese ekzameniĝis, estis hejminstruisto en la hejmo de la gvidanto de la seminario, pastro Kemp. En 1857 li ĉesigis sian instruistan vivon kaj aĉetis bienon en Vejbæk. Tiun li vendis fine de la 1870-aj jaroj kaj transloĝiĝis al Flensborg (germane: Flensburg), kie li aĉetis laktaĵfabrikon. Li okupiĝis pri Esperanto kaj en 1890 publikigis „Lærebog til det internationale Esperantosprog“ (instrulibro por la internacia Esperantolingvo). La postan jaron li fondis „Flensburger Volksbank“ (Popola Banko de Flensburg). Bibliografio
Kromaj informoj1. Mogens Rude Andersen sendis la jenan mesaĝon:
2. La Esperanto-Muzeo en Vieno disponas mikrofilmon kaj pdf-dosieron de la libro. Momente (2021-10-28) la muzeo ankoraŭ ne povas sendi la pdf-dosieron. Eksteraj ligiloj
|