Christian Felber
| Christian Felber | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 9-an de decembro 1972 (53-jaraĝa) en Salcburgo | |
| Lingvoj | germana vd | |
| Ŝtataneco | Aŭstrio | |
| Profesio | ||
| Okupo | verkisto tradukisto docento dancisto ĵurnalisto historiisto ekonomikisto opinia ĵurnalisto | |
| En TTT | Oficiala retejo vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Christian Felber (* 9-an de novembro 1972 en Salzburgo) estas aŭstra universitata lektoro, dancisto, verkisto, libera publicisto kaj referanto pri ekonomiaj kaj sociaj demandoj.[1] Li estas fondomembro de la tutmondigo-kritika movado Attac en Aŭstrio, iniciatinto de la „Demokratia banko“ (germane „Demokratische Bank“) kaj inventinto de la „ekonomio de publika bono“ (germane „Gemeinwohl-Ökonomie“).[2]
Vivo
Felber studis en Vieno kaj Madrido latinidan filologion kaj la Hispanan kiel ĉefajn fakojn sed ankaŭ politikosciencon, psiĥologion kaj sociologion kiel kromajn fakojn. Li finis sian studadon 1996 kun la magistro en latinida filologio. Ekde tiam li laboras kiel libera aŭtoro. Felber estas aktiva ekde 2000 ĉe attac en Aŭstrio, ĝis 2003 li estis en la estraro kaj ĝis 2004 gazetara parolanto; aktuale li estas parolanto. En aŭtuno 2008 Christian Felber fariĝis lektoro en la Ekonomiouniversitato Vieno.[3]
Felber estis la 31-an de Oktobro 2008 (Reformaciotago) krom Frank Crüsemann, Ulrich Duchrow, Heino Falcke, Kuno Füssel, Detlef Hensche, Siegfried Katterle, Arne Manzeschke, Silke Niemeyer, Franz Segbers, Ton Veerkamp kaj Karl Georg Zinn Erstunterzeichner de la apelacio Ĉu paco kun la kapitalo? Apelacio kontraŭ la adaptado de la evangelia eklezio al la potenco de la ekonomio (germane Frieden mit dem Kapital? Ein Aufruf wider die Anpassung der evangelischen Kirche an die Macht der Wirtschaft.)[4]
En 2009 li kunfondis la fondaĵon por movado Aŭstrio (germane Bewegungsstiftung Österreich),[5] En 2010 li iniciatis la projekton de „Demokratia banko“ (germane „Demokratischen Bank“).[6] Kune kun rondo de pluraj entreprenistoj Felber evoluis la modelon de la „Ekonomio de la publika bono“ (germane „Gemeinwohl-Ökonomie“), kiel teoria alternativo al kapitalista merkata ekonomio kaj al la centra planekonomio.
En 2010 li estis elektita je iniciato de la ĵurnalo LEBENSART al daŭre efika formadanto 2010 (germane Nachhaltigen Gestalter 2010) el la kampo civila socio sed ankaŭ li estis nomita de la Public Relations Verband Austria al la Komunikanto de la jaro 2010 (germane Kommunikator des Jahres 2010) (unu el tri nomigoj).
Ekster la normala profesio Christian Felber estas ekde 2004 ankaŭ nuntempa dancisto, interalie ĉe Dancosomero (germane Tanzsommer)[7] en Graz kaj kun la Cie. Willi Dorner.[8]
Verkoj (elekto)
- Die Gemeinwohl-Ökonomie – Das Wirtschaftsmodell der Zukunft, 2010, ISBN 978-3-552-06137-8
- L'Economie citoyenne – ou quand l’intérêt général s’invite dans le bilan des entreprises, Actes Sud, 2011, ISBN 978-2-7427-9698-4
- Kooperation statt Konkurrenz – 10 Schritte aus der Krise, 2009, ISBN 978-3-552-06111-8
- Als Herausgeber: Wir bauen Europa neu – Wer baut mit? Alternativen für eine demokratische, soziale, ökologische und friedliche EU, 2009, ISBN 978-3-7017-3129-9
- Neue Werte für die Wirtschaft – Eine Alternative zu Kommunismus und Kapitalismus, 2008, ISBN 978-3-552-06072-2
- 50 Vorschläge für eine gerechtere Welt – Gegen Konzernmacht und Kapitalismus, 2006, ISBN 3-552-06032-4
- Das kritische EU-Buch – Warum wir ein anderes Europa brauchen, 2006, ISBN 3-552-06032-4
- Schwarzbuch Privatisierung – Wasser, Schulen, Krankenhäuser – was opfern wir dem freien Markt? (zusammen mit Michel Reimon), 2003, ISBN 3-8000-3996-6
- Von Fischen und Pfeilen – Poesie zum Anfassen, 1999, ISBN 3-85273-072-4
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Prelegoj Christian Felber Arkivigite je 2011-12-25 per la retarkivo Wayback Machine germane
- ↑ Gemeinwohl-Ökonomie: Resumo de la ideo kaj intervjuo pri tio. Arkivigite je 2013-04-09 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Prelego pri la temo: Gesellschaftlicher Kontext wirtschaftlichen Handelns – Listo de prelegoj germane
- ↑ Frieden mit dem Kapital? Ein Aufruf wider die Anpassung der evangelischen Kirche an die Macht der Wirtschaft. Arkivigite je 2020-04-13 per la retarkivo Wayback Machine (pdf-dosiero)
- ↑ Bewegungsstiftung Österreich. Arkivita el la originalo je 2017-09-13. Alirita 2021-08-11 .
- ↑ "Demokratia Banko" Arkivigite je 2014-02-21 per la retarkivo Wayback Machine germane
- ↑ 2005 Infana dancaĵo „Pirio kaj la urso“ (germane „Piri und Bär“), vidu ankaŭ Christian Felber CV Arkivigite je 2012-01-18 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ „Danco por Attac“ (filmeto)
Eksteraj ligiloj
- Paĝaro de Christian Felber
- http://www.gemeinwohl-oekonomie.org/ Arkivigite je 2013-04-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Audio-intervjuo Arkivigite je 2012-11-19 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

