Christian Darbellay
Christian DARBELLAY (naskiĝis la 9-an de majo 1952 en Liddes, Svisio, mortis la 30-an de oktobro 2024 en Svisio) estis svis-devena inĝeniero kaj esperantisto ekde 1976, vivanta ekde 1977 en Germanio. Ekde tiam li vivis kaj laboris en Kilo, kaj estis la centra kunordiganto de la landa sekcio Ŝlesvigo-Holstinio de Germana Esperanto-Asocio.[1] Darbellay estis ĝenerala sekretario de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) ekde 1981 ĝis 1987, kaj en 1981 eldonis leksikonon kun biografioj kaj bibliografioj de Esperant-lingvaj sciencistoj. En 1996 li estis ĉeforganizinto de la 1-a Hansa Esperanto-Tago, kiu okazis 5 fojojn ĝis 2000. Li ankaŭ organizis 7 Germanajn Esperanto-Kongresojn, en 1994 kaj de 2002 ĝis 2008. De 1983 ĝis 1986 li estis komitatano A de Universala Esperanto-Asocio (UEA) por ISAE, de 1995 ĝis 2004 por Germanio. Li estis dumviva membro de UEA. Verkoj
ReferencojEksteraj ligiloj
|