Chełm

| Chełm | |||||
| Flago | Blazono | ||||
|
| |||||
| eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
| Genitivo de la nomo | Chełma | ||||
| Provinco | Lublinio | ||||
| Distrikto-rajta | Jes | ||||
| Distrikto | Urbo kun rajtoj de distrikto | ||||
| Speco de komunumo | Urba | ||||
| Urba komunumo | Jes | ||||
| Aglomeraĵo | 78432 | ||||
| Fondita en | 10-a jarcento | ||||
| Urborajtoj | 1392 | ||||
| Koordinatoj | 51° 9′ N, 23° 29′ O (mapo)51.1523.483333333333Koordinatoj: 51° 9′ N, 23° 29′ O (mapo) | ||||
| Alto super la marnivelo | Ekde 80 ĝis 153 m | ||||
| Areo | 35,29 km² | ||||
| Loĝantaro | 59546 (en 2021) | ||||
| Loĝdenso | 1 688 loĝ./km² | ||||
| Poŝtkodo | od 22-100 do 22-118 | ||||
| Telefona antaŭkodo | (+48) 82 | ||||
| Aŭtokodo | LC | ||||
| Estro | Agata Fisz | ||||
| Titolo de estro | Prezidanto de urbo | ||||
| Nomo de estraro | Rada Miasta Chełm | ||||
| Adreso de estraro | Ulica Lubelska 65 | ||||
| Poŝtkodo de estraro | od 22-100 do 22-115 | ||||
| Ĝemelaj urboj | (Francio) Morlaix (Litovio) Utena (Usono) Knoxville (Germanio) Sindelfingen | ||||
| Komunuma retejo | http://www.chelm.pl | ||||
Chełm (beloruse, ukraine, ruse Холм) estas urbo en la administra provinco Lublinio en orienta Pollando. Ĝi estas urbo kun rajto de distrikto (eksterdistrikta urbo): tamen ĝi funkcias kiel administra centro por la samnoma distrikto Chełm, kiu ĉirkaŭas la urban komunumon. En 2021 en la urbo vivis 59 546 loĝantoj.
La urbo situas 24 km de la limo kun Ukrainio kaj 50 km de la limo kun Belorusio, apud bordo de Uherka, maldekstra alfluanto de rivero Bug.
La komunumo ricevis la urban rajton en 1233, ĝi apartenis ekde 1377 al Pollando, ekde 1795 al la Aŭstra Imperio, fine akiris ĝin la Rusa Imperio (1815). En 1939 duono de la loĝantoj estis judoj. Dum la Dua Mondmilito, tie funkciis du germanaj kaptitejoj, en kiuj mortis ĉirkaŭ 90.000 homoj. La plimulto de la lokaj judoj pereis en ili de la germanaj nazioj. Oni elkriis en Chełm la novan Polan Respublikon la 22-an de julio 1944.
Antaŭ la holokaŭsto tiu ĉi urbeto servis kiel simbolo de "malsaĝula urbeto" en la popola humura literaturo de la judoj.
La urbo estas fervoja kaj komerca centro. Gravas la minerala-minado, lignoprilaboro, mueleja industrio, biero-, cement- kaj maŝinproduktado. Chełm estas membro de eŭropa ligo de mezgrandaj urboj, nomata Eurotowns.
Internacia kunlaboro
Bibliografio
- Paweł Kiernikowski, Miasto Chełm w okresie międzywojennym (1918-1939) (Urbo Chełm dum intermilita periodo (1918-1939)), Stowarzyszenie Rocznik Chełmski, Chełm 2007, Biblioteka Rocznika Chełmskiego, 1-a volumo, ISBN 978-83-922585-1-3.
- Witold Zbigniew Sulimierski, Oświata i życie kulturalno-społeczne Chełma w latach 1864-1939 Klerigo kaj kultur-socia vivo de Chełm en la jaroj 1864-1939, Stowarzyszenie Rocznik Chełmski, Chełm 2008, Biblioteka Rocznika Chełmskiego, 2-a volumo, ISBN 978-83-922585-2-0.
- Andrzej Henryk Rybak, Stalag 319. Międzynarodowy obóz jeniecki w Chełmie w latach 1941-1944 (Stalag 319. Internacia militkaptitejo en Chełm en la jaroj 1941-1944), Stowarzyszenie Roczniki Chełmski, Chełm 2009, Biblioteka Rocznika Chełmskiego, 3-a volumo, ISBN 978-83-922585-4-4.
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





