Utena

Utena
blazono de Utena situo en Litovio
Bazaj datumoj
Ŝtato: Litovio
Distrikto: Utena (ĝis julio 2010)
Komunumo: Urba Komunumo Utena
Nombro de loĝantoj: 25 608 (en 2023)
Nombro de loĝantoj: 33 000 (urbo dum 2005)
Areo: 15,1 km²
Internacia telefona prefikso: (+370) 349
Koordinatoj: 55° 30′ norde, 25° 36′ oriente

Utena estas urbo en la nordoriento de Litovio. Ekde 1995 ĝis 2010 ĝi estis la administra centro de samnoma distrikto. Dum la jaro 2005, la urba komunumo havis 49 000 loĝantojn, el tio la urbo mem 33 000.

Historio

Utena estas unu el la plej malnovaj urboj de Litovio. Laŭ legendo fondis ĝin princo Utenis. La unua mencio devenas de 1261. La unuan preĝejon oni konstruis en 1416. En 1655 la urbon konkeris rusa armeo. En 1912 ĝi damaĝis de Napoleona armeo. Apud la urbo okazis bataloj de novembra ribelo kaj de januara ribelo. Situante sur komerca itinero ĝi rapide disvolviĝis. En 1879 incendio detruis pli ol 3/4 de la urbo.

Post la dua mondmilito najbare de la urbo aktivis partizanoj batalantaj kontraŭ soveta okupado de Litovio. Sur lokaj tombejoj troviĝas iliaj tomboj.

Ekonomio kaj trafiko

Utena situas proksime al la landlimoj de Litovio al Latvio kaj Belorusio ĉe la aŭtovojo Varsovio (Pollando ) - Kaunas - Daugavpils (Latvio) – Sankt-Peterburgo (Rusio). La urbo havas lande signifan bierfarejon kun la nomo Utenos, sed krome enlande precipe konatas pro fabriko de bonkvalitaj virinaj subvestaĵoj – Utenos trikotažas.

Partneraj urboj

Rilatoj al Esperanto

De la 6-a ĝis 14-a de julio 2013 en la urbo okazis la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Pri ĝi detale raportas artikolo en la retejo La Balta Ondo, la reta eldono de La Ondo de Esperanto.

Bibliografio

  • Utena ir pasaulio miestai, Utena and the world's cities, Punsko "Ausros" leidykla 2017, p. 295, ISBN 978-83-65342-46-1 (pri Beit Sahour, Chelmas, Glubokoje, Kovelis, Lidsiopingas, Pontinija, Preiliai, Rezekne, Tresbon kun fotoj)

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.