Chelsea
Chelsea estas kvartalo de Londono, okcidente de la centro, apud la Tamizo. Administre ĝi estas parto de la urbodistrikto Kensington kaj Chelsea. En 1536 Henriko la 8-a akiris la sinjoran bienon Chelsea, kie situis sinjora domego. Jakobo la 1-a fondis teologian kolegion ĉe la loko kie poste Karolo la 2-a fondis Chelsea Royal Hospital, kiu estas hejmo por emeritaj soldatoj. Dum la 16-a, 17-a kaj 18-a jarcentoj la distrikto estis favorata hejmloko de riĉuloj, sed ankaŭ provizis Londonon per legomoj kaj fruktoj. "King's Road" (Reĝa Strato) nomiĝis laŭ Karolo la 2-a kiu havis privatan vojon de Londono al Fulham. Dum la 19-a jarcento multaj artistoj kaj verkistoj loĝis en Chelsea. La fama Chelsea Futbal-Klubo havas sian terenon apud Fulham Road en Fulham. |