Charles Wesley
Charles WESLEY [ĉaalz ŭezli] esperantigite Karlo VESLIO (18-a de decembro 1707 - 29-a de marto 1788) estis kunfondinto, grava frua gvidanto, kaj la ĉefa kantoverkisto de la metodisma movado en 18-a-jarcenta anglikanismo. Li estis pli juna frato de John Wesley, kaj intime kunlaboris kun sia frato, kvankam ili ne ĉiam plene akordis pri doktrinaj kaj politikaj demandoj. Charles Wesley estas memorata nuntempe ĉefe pro siaj himnoj. Li verkis pli ol 6000 himnajn tekstojn. El tiu nombrego, ĉ. 150 ankoraŭ troviĝas en aktualaj himnaroj (plej multenombre en la kantaroj de la britaj metodistoj); kaj eble deko el ili trovis lokon en la kerna kantaro de la monda kristanismo, komune kantate de ĉiuj konfesioj en multaj lingvoj kaj landoj. Tri estas en Adoru. |