Charles Mackay
| Charles Mackay | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 27-an de marto 1814 en Perth | |
| Morto | 24-an de decembro 1889 (75-jaraĝa) en Londono | |
| Tombo | Kensal Green Cemetery (en) | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) | |
| Alma mater | Universitato de Glasgovo | |
| Familio | ||
| Infanoj | Marie Corelli | |
| Profesio | ||
| Okupo | poeto ĵurnalisto verkisto | |
| Verkado | ||
| Verkoj | Extraordinary Popular Delusions and the Madness of Crowds vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Charles MACKAY (naskiĝinta la 27-an de marto 1814 en Perth, Skotlando; mortinta la 24-an de decembro 1889 en Londono) estis skota ĵurnalisto kaj verkisto.
Biografio
Mackay estis la filo de George Mackay, soldato en la Reĝa Artilerio kaj lia edzino Amely Cargill. Ĉar lia patrino mortis baldaŭ post lia naskiĝo, lia patro prenis lin al Londono al internulejo de privata lernejo, kie li kompletigis siajn lernejajn jarojn.
Mackay venis al Bruselo en 1828 pro instigo de sia patro lerni lingvojn (ĉefe la italan kaj francan). Kiam la Belga Revolucio eksplodis du jarojn poste, la entreprenisto William Cockerill dungis lin kiel privatan sekretarion. Dum ĉi tiu tempo li jam skribis kiel sendependa kunlaboristo por Courier Belge (Bruselo) kaj The Telegraph (Londono).
Post pluraj ekskursetoj kun Cockerill, Mackay revenis al Londono en majo 1832 kaj iĝis lingvoinstruisto. Ekde 1834 li verkis foje por la gazeto The Sun. Tiun jaron li ankaŭ renkontis John Black, kiu dungis lin kiel ĉefredaktoro de lia gazeto Morning Chronicle. Tie li laboris ĝis la aŭtuno de 1844 kaj poste ekloĝis en Glasgovo por redakti la gazeton Glasgow Argus tie. Tie li edziĝis al Rosa Henrietta Vale kaj havis filinon kaj tri filojn kun ŝi.
Mackay studis juron paralele al sia laboro ĉe la universitato de Glasgovo kaj doktoriĝis pri juro en 1846. Li edziĝis duan fojon kun la vidvino Ellen Mills ; ĉi tiu geedziĝo restis seninfana. La verkistino Marie Corelli estis lia ekstergeedzeca filino.
Internacie li konatiĝis interalie pro tio, ke estis li, kiu en Eŭropo unuafoje esprimis terminon de vizia Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo en dokumento de 1848, antaŭ ol Victor Hugo, Giuseppe Mazzini kaj Giuseppe Garibaldi ekuzis la nocion kaj ekvarbis pri la koncepto.
Kiel ĵurnalisto, Mackay faris du vojaĝojn al Usono. Dum lia unua vojaĝo li vojaĝis la plej grandan parton de la orienta marbordo kaj Kanado. Kiam la usona Enlanda Milito eksplodis en aprilo 1861, la gazeto The Times sendis lin al la fronto kiel milita raportisto.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

