Caroline Kennedy
Caroline BOUVIER KENNEDY (la 27-an de novembro 1957) estas verkisto, advokato kaj, ekde 2022, usona ambasadoro en Aŭstralio. Ŝi funkciis kiel la Usona Ambasadoro al Japanio de 2013 ĝis 2017. Ŝi estas membro de la familio Kennedy kaj filino de la iama prezidanto de Usono John F. Kennedy.
Vivo








Kennedy naskiĝis al John kaj Jacqueline Kennedy en Novjorko. Ŝi estis proksimume trijaraĝa kiam ŝia patro estis elektita prezidanto de Usono, en januaro 1961. La petoloj de ŝi kaj ŝia pli juna frato John Kennedy Jr., kiel infanoj ĉe la Blanka Domo, estis publikigitaj en la gazetaro kaj estis popularaj inter la usona publiko. La patro de Kennedy, prezidanto John F. Kennedy, estis murdita nur ses tagojn antaŭ ŝia sesa naskiĝdatreveno, la 22-an de novembro 1963. Post la morto de sia frato kaj lia edzino en aviadila akcidento en 1999, Kennedy restis la sola infano de la murdita prezidanto kaj lia edzino.
Kennedy studis por bakalaŭro en Radcliffe College en 1979 kaj poste studis juron en Universitato Kolumbio. En 1986 ŝi edziniĝis kun la ekspozicia dezajnisto kaj komercisto Edwin Schlossberg, kaj la paro havis tri infanojn: Rose (1988), Tatiana (1990) kaj John (1993).
Kennedy verkis plurajn librojn, inkluzive de The Right to Private (La rajto al privateco) (kun Alan Alderman, 1995), The Most Favorite Poems of Jacqueline Kennedy Onassis (2001), The Family Poem Collection (La familia poemkolekto) (2005) kaj Family Christmas (2007).
En 2007, la kantisto Neil Diamond malkaŝis en intervjuo, ke lia sukcesa kanto Sweet Caroline (Dolĉa Karolina), de 1969, estis inspirita de bildo de Caroline Kennedy kiam ŝi estis 11-jara knabino, kaj ke en 2007 li kantis ĉi tiun kanton por ŝi dum ŝia 50-a naskiĝdatreveno.
En la usona prezidant-elektokampanjo de 2008, Kennedy esprimis subtenon kune kun sia familio por la kandidateco de Barack Obama kaj prezidis lian komitaton por trovi kandidaton por vicprezidanto. Kennedy estis inter la kandidatoj por anstataŭigi la vakan sidlokon de iama Novjork-ŝtata senatano kaj Usona Sekretario de Ŝtato, Hillary Clinton. Se nomumite al tiu pozicio, ŝi plenigus sidlokon tenitan de sia onklo Robert F. Kennedy de 1965 ĝis lia murdo en 1968 de la palestinano Sirhan Sirhan, kiel prezidenta kandidato anstataŭe de lia frato kaj sia patro, kiu estis murdita pli frue.
En 2013, Kennedy estis nomumita la usona ambasadoro al Japanio [1] kaj ŝi deĵoris en tiu pozicio ĝis 2017, kiam ŝi estis anstataŭigita per Bill Hagarty.
En 2022, Kennedy estis nomumita la usona ambasadoro en Aŭstralio [2].
Politiko
En intervjuo kun The New York Times, Kennedy donis komencan rigardeton de siaj politikaj pozicioj. Ŝi deklaris ke ŝi apogas Jerusalemon kiel la unuiĝinta ĉefurbo de Israelo [3] kaj en internaj temoj, ŝi apogas samseksan edz(in)econ, estas en favoro de la rajto de virino aborti, kaj en favoro de monitorado de la portado kaj proprieto de civilaj armiloj.
Gravaj novjorkaj politikistoj anoncis sian subtenon por ŝia kandidatiĝo por anstataŭi la vakigitan sidlokon de Clinton, kiel iamaj novjorkaj urbestroj Ed Koch kaj Michael Bloomberg [4].
Verkaro
Kennedy and Ellen Alderman kune verkis du librojn pri civilaj liberecoj:
On her own, Kennedy has edited these New York Times best-selling volumes:
- The Best-Loved Poems of Jacqueline Kennedy Onassis (2001);[5]
- Profiles in Courage for Our Time (2002);[5]
- A Patriot's Handbook (2003);[5]
- A Family of Poems: My Favorite Poetry for Children (2005).[5]
She is also the author of A Family Christmas, a collection of poems, prose, and personal notes from her family history (2007, (ISBN 978-1-4013-2227-4)). In April 2011, a new collection of poetry, She Walks In Beauty – A Woman's Journey Through Poems, edited and introduced by Caroline Kennedy, was published. She launched the book at the John F Kennedy Library & Museum at Columbia Point, Dorchester, MA.
Familio
Genealogio de kelkaj anoj de la familio Kennedy (nekomplete)
Kun vivojaroj.
| Joseph Patrick Kennedy Sr. (1888–1969) | Rose Elizabeth Fitzgerald (1890–1995) | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| Joseph Patrick Kennedy Jr. | John Fitzgerald Kennedy⚭ Jacqueline Kennedy Onassis | Eunice Mary Kennedy⚭ Sargent Shriver | Robert Francis Kennedy | Edward "Ted" Moore Kennedy | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| Caroline Bouvier Kennedy (n. 1957) | John Fitzgerald Kennedy Jr. (1960–1999) | Patrick Bouvier Kennedy (1963–1963) | Maria Owings Shriver (n. 1955)⚭ Arnold Schwarzenegger | Kathleen Hartington Kennedy (n. 1951) | Robert Francis Kennedy Jr. (n. 1954) | Edward Moore Kennedy Jr. (n. 1961) | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Fontoj
- Andersen, Christopher P.. (2004) Sweet Caroline: Last Child of Camelot. HarperCollins. ISBN 978-0-06-103225-7.
- Heymann, C. David. (2007) American Legacy: The Story of John and Caroline Kennedy. Simon & Schuster. ISBN 978-0-74-349739-8.
Referencoj
- ↑ Caroline Kennedy, Japan, and JFK's legacy, retejo CNN, la 21an de novembro 2013
- ↑ Caroline Kennedy sworn in as US ambassador, confirms she will travel to Solomon Islands, retejo ABC, la 25an de julio 2022
- ↑ [1], la 20an de decembro 2008
- ↑ Eksa urbestro de Novjorko apogas Caroline Kennedy, artikolo de AP, retejo ABC, la 8an de decembro 2008
- ↑ 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 In Book World, Caroline Kennedy is a Powerhouse (January 15, 2009). Alirita December 26, 2017 .
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

