Bérchules
| Bérchules | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 18451 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Ricardo Zapata Toro | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 688 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 36° 59′ N, 3° 11′ U (mapo)36.9753604-3.1900552Koordinatoj: 36° 59′ N, 3° 11′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 1 319 m [+] | ||
| Areo | 69 km² (6 900 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||

Bérchules [BERĉules] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Estas en la nordcentra parto de la Alpujarra Granada. Limas kun la municipoj Jérez del Marquesado, Lanteira, Alpujarra de la Sierra, Cádiar, Lobras, Juviles kaj Trevélez.
La municipo berĉula estas formata de la kernoj Bérchules kaj Alcútar, apartaj proksimume de unu kilometro. Granda parto de la municipa teritorio estas en la Nacia Parko de Sierra Nevada, kaj ambaŭ kernoj, kun la valo, formas parton de la Historia Loko de la Alpujarra.
Ĝi estas meze survoje inter Granado kaj Almerio, sur 1319 metroj sur marnivelo, kaj estas unu de la plej altaj vilaĝoj de Hispanio. En ĝia municipa teritorio elfluas la rivero Guadalfeo, kiu elfluas en la Mediteranean Maron, inter Salobreña kaj Motril (provinco Granado).
Historio
La setlejo estas almenaŭ de deveno de mozaraboj, en la 8a jarcento. Estis dum la epoko de la Nazaria dinastio la floraj brilo kaj riĉo, pro la grava produktado de silko (kio konkurencis kun la plej rafinitaj de Oriento), legomoj, vino, sekaj fruktoj, parfumoj... kio estis eksportitaj al aliaj lokoj de la Regno de Granado, tra sierra Sulayra aŭ al la maro. La loĝantaro estis ligata al la Banu Hassan, brila familio setlinta surloke, kiel atestis Ibn al Ĥatib,[1] fama kronikisto de Al Andalus kaj veziro de la nazaria reĝo Muhammad la 5-a de Granado.
Estas nombraj teorioj pri la deveno de la nomo, romantisma rigardo atribuis la nomon araban «Berĉul» kiu signifas «horto». Sed pli prava asertas, ke Bérchules devenas de «Baryul»[2] tradukebla al «montopasejo», ĉar de Bérchules eliris la vojo kiu trapasis Sierra Nevada el Meza Alpujarra al la komarko Guadix.[3]
En la municipa balotado de 2015 venkegis la socialistoj per pli ol tri kvarono da voĉdonoj.
Notoj
- ↑ 1-IBN HAZM, Yambarat, p. 185 (en TERÉS SÁDABA, Linajes árabes en Al-Andalus, en Al-Al'Andalus" XXII (1957), 92
- ↑ La Cora de Ilibra en los siglos X y XI según Al-Udrí. Manuel Sánchez Martínez. P. 59
- ↑ arkivita kopio 6a de julio 2015 arkivita kopio 6a de aŭgusto 2015.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





