Motril
| Motril | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| municipo en Hispanio | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 18600 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Luisa María García Chamorro | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 59 862 (2025) [+] | ||||
| Loĝdenso | 545 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 36° 45′ N, 3° 31′ U (mapo)36.745277777778-3.5205555555556Koordinatoj: 36° 45′ N, 3° 31′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 45 m [+] | ||||
| Areo | 109,77 km² (10 977 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||


Motril estas komunumo en la hispana provinco Granada en la regiono Andaluzio kun areo de 109 km². En 2005 Motril havis 58 020 loĝantojn (INE, 2019). Ĝi estas apud la Mediteranea Maro, kaj apartenas al la marborda komarko Costa Tropical. La municipa teritorio estas la plej suda de la provinco kaj enhavas la kernojn Motril, El Varadero, Carchuna, Calahonda, Puntalón, Playa Granada, Las Ventillas, La Perla, La Garnatilla, Los Tablones kaj La Chucha.
Geografio
La municipa teritorio de Motril limas kun tiuj de Salobreña, Vélez de Benaudalla, Lújar, Torrenueva Costa kaj Gualchos-Castell de Ferro. Inter Motril kaj Salobreña estas la elfluejo de la rivero Guadalfeo.
La ĉefaj kultivoj estas de ĉerimolio kaj avokado (oni produktas ankaŭ mangon, gujavon, bananon kaj aliajn tropikajn fruktojn) same kiel kultivoj en forcejo (tomato kaj kukumo) kaj la sukerkano (kvankam en 2006 okazis la lastaj rikolto kaj produktado de sukero, ĉar oni fermis la fabrikon. Tamen restas plantejoj por propra konsumo en la Vega de Motril. Motril estas la elirejo al la maro de la provinco Granado. La geografia situo faras ĝin centro kaj industria kaj komerca (fabrikado de papero). La Haveno de Motril estas siavice komerca kaj fiŝkapta haveno. Estas ankaŭ sporta haveno (Real Club Náutico de Motril) kiel distra haveno.
La koordinatoj estas jenaj: (36° 45′ N; 03° 31′ U Mapo).
Historio
Estis restoj de fenicoj kaj romianoj. En la 10a jarcento jam estis kultivo de sukerkano fare de araboj.
Estas nun kvar muzeoj: pri industrio de sukerkano, pri fabriko de sukero, pri historio kaj Centro de Arte José Hernández Quero.
Reĝo Baldueno de Belgio havis somerloĝejon en Motril kaj mortis tie je la 31-a de julio 1993.
Eksteraj ligiloj
- Motril rete[rompita ligilo]
- Komunuma retejo
- Virtuala marŝo laŭlonge Motril
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





