Braggio
| Braggio | |
|---|---|
| eksa komunumo de Svislando | |
| Kantono | Grizono |
| Distrikto | Moësa |
| Komunumaro | Calanca |
| Koordinatoj | 46° 18′ 0″ N 9° 7′ 30″ O / 46.30000 °N, 9.12500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 0″ N 9° 7′ 30″ O / 46.30000 °N, 9.12500 °O (mapo) |
| Areo | 6,91 km² |
| Alteco | 1298 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 6544 |
| Komunumkodo | 3803 |
Braggio estas komunumo de la komunumaro Calanca kaj la distrikto Moësa en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 64 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
La vilaĝetoj de la komunumo Braggio situas sur teraso 500 metrojn super la valfundo ĉe la orienta flanko de la Valo de Calanca. La komunumo konsistas el la ĉefsetlejo Stabbio, Mezzana, Golva, Refontana, Aira, Niaddi, Cürach kaj Mondent. La okcidentan limon de la komunumo formas la rivero Calancasca. En oriento la limon formas la montoj Piz de la Molera (sur kies kulmino sur alteco de 2603 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunumo) kaj Rifugio (kun alteco de 2247 m s.m.).
Najbaraj komunumoj
La komunumo Braggio limas en nordo al Selma, en oriento al Santa Maria in Calanca, en sudo al Buseno, kaj en okcidento al Arvigo.
Trafiko
La komunumo Bragĝio situas komplete flanke de la trafikvojoj. Ĝi atingeblas nur per tre mallarĝa vojo ek de Cauco kaj per aertelfero de Arvigo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Braggio datiĝas el la jaro 1419 kiel Bragio. Ĝis la administracia reformo de Kantono Grizono de 1851 Braĝio estis duondegano de la komunumo Calanca. Per la administracia reformo ĝi fariĝis memstara politika komunumo de la komunumaro Calanca en la distrikto Moësa. La pastra preĝejo Sankta Bartolomeo, kiu kune kun la tombejo estis konsekrita en la jaro 1633 estis la unuan fojon menciita en la jaro 1611. La lernejo de la komunumo estis fermita en la jaro 1973 kaj nuntempe servas kiel junulargastejo. Ekonomie la komunumo dum longa tempo vivis de kontribuoj de formigrintoj kaj de alpopaŝtado.[1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Braggio
- Braggio en la Historia leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Braggio – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.







