Grono
| Grono | |
|---|---|
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Grizono |
| Distrikto | Moësa |
| Komunumaro | Roveredo |
| Koordinatoj | 46° 14′ 56″ N 9° 8′ 56″ O / 46.24889 °N, 9.14889 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 14′ 56″ N 9° 8′ 56″ O / 46.24889 °N, 9.14889 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 929 |
| Areo | 14,81 km² |
| Alteco | 336 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 6537 |
| Komunumkodo | 3832 |
Grono estas komunumo de la komunumaro Roveredo kaj la distrikto Moësa en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 929 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
La komunumo Grono situas en la suba Valo de Mesoko ĉe la bordo de la riveroj Moësa kaj Calancasca, kiuj kunfluas okcidente de la komunumo en Roveredo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Grono mem la setlejo Nadro en nordo, kaj la setlejo Oltra sude de la rivero Moësa.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Grono limas en nordo al Castaneda, en nordoriento al Leggia, en oriento al Cama, en sudoriento al Dosso del Liro (Italio), kaj en sudo kaj okcidento al Roveredo.
Trafiko
Tra Grono pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 kaj la svisa aŭtovojo A13 kiuj trans San-Bernardino-Pasejo konektas Grizonon kun Tiĉino. De la iama fervojlinio de Belinzono al Mesoko ekzistas ek de 1978 nur ankoraŭ la plej subaj kilometroj, kie trafikas muzea fervojlinio. Por la konekto al la publika transportreto zorgas la poŝtaŭtolinio de Biasca al Disentis. Alia poŝtaŭtolinio kondukas de Grono al la Valo de Calanca.
Vidindaĵo
La Turo Fiorenzana estas kvinetaĝa konstruaĵo, kiu datiĝas verŝajne el la 12-a jarcento. Ĝi apartenis al la familio de Sacco kaj estas la loko de la murdo de Alberto de Sacco en la jaro 1406. La loĝoturo estis restaŭrita en la jaro 1977 kaj hodiaŭ apartenas al la muzeo moesana.
Historio
La unua dokumenta mencio de Grono datiĝas el la jaro 1219 kiel de Grono. La komunumo Grono apartenis al la vikariato kaj la la flago de Roveredo. En la jaro 1799 en Grono estis starigita liberecarbo. Surbaze de la administracia reformo de Kantono Grizono de 1851 Grono fariĝis komunumo de la komunumaro Roveredo en la tiam kreita distrikto Moësa. [1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Grono
- Grono en la Historia leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Grono – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Turo Fiorenzana
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.








