Besançon

Besançon
komunumo
komunumo en Francio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Doubs
Arondismento Besançon
Kantono centro de ses urbaj kantonoj
Hist. regiono Franĉkonteo
INSEE kodo 25056 [+]
Poŝtkodo 25000
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Ludovic Fagaut
Demografio
Loĝantaro 118 489  (2023) [+]
Loĝdenso 1 822 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 15′ N, 6° 1′ O (mapo)47.2422222222226.0213888888889Koordinatoj: 47° 15′ N, 6° 1′ O (mapo) [+]
Alto 281 m [+]
Areo 65,05 km² (6 505 ha) [+]
Besançon (Doubs)
Besançon (Doubs)
DEC
Lokigo de Doubs en Francio
Situo de Besançon
Besançon (Besançon)
Besançon (Besançon)
DEC
Situa mapo de Besançon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Besançon [+]
vdr

Besançon [bəzɑ̃sɔ̃], en Esperanto Bezansono[1] estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Doubs, en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté, prononco [burgonj frãŝkõte]) kaj en la historia regiono Franĉkonteo - la urbo estas la prefektejo, do la administra centro, de la departemento Doubs, kaj historie ankaŭ estas la ĉefurbo de la kultura regiono Franĉkonteo. La urbo situas ĉe la bordo de la rivero Doubs, kiu estis la nomdonanto de la departemento. Fine de 2023 en la komunumo vivis 118 489 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Besançon (france arrondissement de Besançon), la okcidenta parto de la departemento, kaj estas la centro de ses urbaj kantonoj.

Ĝi estas agnoskita kiel Arta kaj historia urbo de Francio ekde 1986 kaj Monda heredaĵo de Unesko ekde 2008.

La rivero Doubs kaj la kajo Vauban

Geografio

Besançon troviĝas en la mezo de la regiono Franĉkonteo, 325 km sudoriente de Parizo kaj 50 km nordokcidente de Svislando.

Kvartaloj

Urbaj partoj de Bezansono

La komunumo konsistas el dek kvar grandaj kvartaloj kun miriga diverseco de Velotte (2000 loĝantoj) kun ĝia aspekto de vasta kampara vilaĝo ĝis la densloĝaro de Planoise (19 000 loĝantoj) tra Battant - malnova distrikto de vitkultivantoj:

  1. Centro (La Boucle kaj Saint-Jean) - Chapelle des Buis (10796),
  2. Velotte (2201),
  3. Grette-Butte (9399),
  4. Battant (4188),
  5. Chaprais (15439),
  6. Bregille - Prés-de-Vaux (3093),
  7. Saint-Ferjeux - Rosemont (6176),
  8. Montrapon-Fontaine-Écu - Montboucons - Temis (13369),
  9. Saint-Claude - Torcols (13975),
  10. Palente - Orchamps (14057),
  11. Vaites - Clairs-Soleils (4118),
  12. Planoise - Châteaufarine - Hauts du Chazal (19531),
  13. Tilleroyes - Trépillot (1342),
  14. arbaro de Chailluz.

Historio

La citadelo de Besançon.

Laŭ la skribaĵoj de Julio Cezaro dum sia konkero de kelta Gaŭlo, la latina nomo de la urbo estis Vesontio. Tiam, ĝi estis ĉirkaŭita de sep montetoj kaj de ligna paliseto. La vorto Vesontio evoluis por fariĝi Besantio, Besontion kaj progrese aperis la moderna franca formo, Besançon. La loĝantoj ankoraŭ memoras pri tiu periodo, ĉar ili estis nomitaj la Bisontins.

En 1668, Vauban desegnis la konstruplanon de granda citadelo. Tiu ĉi, tamen, estis fakte konstruita de la Hispanoj : nur kun la traktato de Nijmegen (1678) fariĝis la regiono definitive franca. Ludoviko la 14-a kaj Vauban finpretigis do vastan reton de fortikaĵoj, kiuj estas ankoraŭ videblaj hodiaŭe.

En 1871, la ribela kunteksto estis iniciato por la Komunumo de Besançon.

Vidindaĵoj

Lokaj famuloj

17-a jarcento: Vauban pro lia fortikaĵo de la urbo, klasigita Monda heredaĵo de Unesko ekde 2008.

18-a jarcento: Parmentier partoprenante konkurson organizita de "Académie des Sciences de Besançon" (Akademio pri sciencoj de Besançon) proponis plikonigi terpomon.

19-a jarcento: Charles Fourier, la fratoj Lumière, Victor Hugo, Pierre-Joseph Proudhon, Charles Nodier

20-a jarcento: Tristan Bernard

Esperanta vivo

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 75 voĉdonojn (0,28% de voĉoj) en 2004, kaj 42 voĉdonojn (0,16% de voĉoj) en 2009.

Partneraj urboj

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.