Bebe
| Bebe | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | María Nieves Rebolledo Vila | ||||
| Naskiĝo | 9-an de majo 1978 (48-jaraĝa) en Valencio | ||||
| Lingvoj | hispana vd | ||||
| Ŝtataneco | Hispanio | ||||
| Profesio | |||||
| Alia nomo | Bebe vd | ||||
| Okupo | aktoro diskografa artisto filmaktoro kantisto muzikisto | ||||
| Aktiva dum | 2004– vd | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
María Nieves Rebolledo Vila, plej ofte konata kiel Bebe (Valencio, 9a de majo 1978), estas hispana aktorino kaj kantistino, kiu famiĝis aparte per la unuopaĵoj «Malo» kaj «Ella».
Biografio
Ŝi edukiĝis en Ekstremaduro, kie ŝi loĝis en Zafra, Montijo, San Vicente de Alcántara kaj Mérida. Ŝiaj gepatroj estis amatoraj muzikistoj, kio influis ŝin. Ŝi studis tri jarojn teatron kaj poste dediĉis sin ĉefe al muziko kaj kantado. Ŝi publikigis sian unuan albumon en marto 2004 nome Pafuera Telarañas, kiu ege sukcesis kaj en Hispanio kie oni vendis 500 000 ekzemplerojn kaj internacie kun Oraj Diskoj en kvar landoj: nome Usono, Italio, Argentino kaj Kolombio.
En junio 2006 ŝi provizore retiriĝis de muziko por centriĝi en kariero de aktorino, ĉefe en La educación de las hadas, reĝisorita de José Luis Cuerda, kaj Caótica Ana, reĝisorita de Julio Medem.
Kiel kantistino, Bebe kunlaboris kun pluraj artistoj kiel jenaj: Los Amaya, Tontxu, Chambao, Luis Pastor, Albert Pla, Los Delinqüentes, El Tío Calambres, Los Aldeanos, Shinoflow, kaj Bombai, inter aliaj. Tamen, elstaras aparte sukcesaj kunlaboraĵoj kun famuloj, kiel Pablo Alborán, Rosario Flores, Antonio Orozco, Rosana kaj Enrique Iglesias.
Diskoj
Albumoj
- 2004 Pafuera telarañas
- 2009 Y.
- 2012 Un pokito de rocanrol
- 2015 Cambio de piel
Unuopaĵoj
- Pafuera telarañas (2004)
- Y. (2009)
- Un pokito de Rocanrol (2012)
- Cambio de piel (2015)
- Eksteralbume
- «Diferentemente iguales» (2017)
- «Corazón» (2018)
- «Ficción» (2018)
- «Es por ti» (2020)
Filmoj
- Entre cien fuegos (TV) - 2002
- Al sur de Granada - 2003
- El oro de Moscú - 2003
- El comisario (TV) - 2004
- Busco - 2006
- La educación de las hadas - 2006
- Caótica Ana - 2007
- 10 años con Bebe (Documental) - 2016
- Libertad - 2021
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

