Julio Medem
| Julio Medem | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 21-an de oktobro 1958 (67-jaraĝa) en Donostio, Provinco Gipusko, |
| Lingvoj | hispana |
| Ŝtataneco | Hispanio |
| Alma mater | Universitato de Eŭskio |
| Familio | |
| Frat(in)o | Ana Médem (mul) |
| Okupo | |
| Okupo | filmreĝisoro filmproduktoro filmmuntisto scenaristo reĝisoro |
| TTT | |
| Retejo | http://www.juliomedem.org |
Julio MEDEM Lafont (Donostio, Eŭskadi, 21a de oktobro 1958) estas hispana kinreĝisoro, scenaristo kaj produktoro. Lia kinarto elstaras pro la vidpunkto kiun adoptas la roluloj antaŭ neatendita okazaĵo.
Biografio
Ankoraŭ knabo li ekfilmis per donacita kamerao de super 8. Kiel junulo, li faris atletikon. Poste li kunlaboris por gazetoj kiel kinkritikisto.
En la komenco de la 1980-aj jaroj li finis la karieron de medicino kaj poste ekfilmis kurtojn kaj kunlaboris en diversaj projektoj. Li serioze ekkarieris verkante la scenaron de Vacas (Bovinoj), penas por akiri subvenciojn kaj finfine realigas la filmon en 1992. Samjare li entreprenas la projekton de La ardilla roja (La ruĝa sciuro) laŭ sia propra scenaro.
Sekva etapo startis per Los amantes del Círculo Polar (1998), lia kvara longa filmo, kiu popularigis lin, same kiel per Lucía y el sexo (2001) kun Paz Vega. En 2003, Medem premieris dokumentan filmon pri la eŭska konflikto, nome La pelota vasca, la piel contra la piedra, komponita ĉefe per intervjuoj kaj deklaroj de diversaj partoprenantoj en la afero; tial ĝi generis grandan polemikon en la epoko.
En 2010 lia filmo Habitación en Roma kun Elena Anaya kaj Natasha Yarovenko iĝis granda sukceso.
Aliaj filmoj
- Tierra, 1996
Bibliografio
- Etxebeste Gómez, Zigor (2010). Julio Medem (unua eldono). Madrid: Cátedra. ISBN 984-84-376-2660-4.
- Rebordinos, José Luis (2005). Contra la certeza. El cine de Julio Medem (unua eldono). Filmoteca Vasca y Festival de cine de Huesca. ISBN 84-932786-4-5.
Eksteraj ligiloj
- Julio Medem Lafont en la cifereca enciklopedio de Eŭskio "Auñamendi"
- oficiala retejo de Julio Medem
- Filmografio
- Cinema Reel
- Julio Medem en Filmaffinity
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Julio Medem hispane.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

