Basílio da Gama
Basílio da GAMA (1741-1795) (* São José do Rio das Mortes, Minas-Ĝerajso, en la 8-a de aprilo 1741 - Lisbono, en la 31-a de julio 1795) estis brazila poeto, kiu verkis sub la pseŭdonimo Termindo Sipílio. Li celebriĝis pro sia epika poemo O Uraguay, kreita en 1769, kaj estas la patrono de la seĝo 4 en la Brazila Beletristika Akademio. BiografioEn 1757, jam pripatra orfo, li ekis vizitadi la Kolegion de la Jezuitoj en Rio-de-Ĵanejro. Du jarojn poste, en 1759, Gomes Freire de Andrade, 1-a Grafo de Bobadela, ordonis la fermadon de la kolegio, kiel parto de la kampanjo je persekutado farita de la Portugala Krono kontraŭ la Kompanio de Jesuo, la juna Baziljo tenis sin fidela al sia alvokiĝo kaj iris al Romo, serĉe de la apogo de la katolika eklezio por sia kredo. Inter la jaroj 1760 kaj 1766 li estis akceptita en la Romia Arkadio[1], dank'al la itala poeto Michele Giuseppe Morei (1695-1767)[2][3]. En la daŭro de 1768 li ree troviĝas en Brazilo, en urbo Rio de Ĵanejro, tamen, li reiras al Eŭropo, kaj sin direktas al Koimbro. En tiu okazo, li estis enketretenita en Lisbono, akuzita kiel simpatianto de la jezuitoj. Interŝanĝe de la libereco, li promesis vivi en Angolo. Tuj poste, penante eviti la ekzilon, li kapitulacis antaŭ la povo ekzercita de la estonta Markizo de Pombal, senpera respondeculo de la persekutado al la jezuitoj. Baziljo do verkis epitalamon, dediĉitan al la filino de la Markizo, kaj tie li laŭdis la markizon, kaj en 1769, li estis favorita de la nobelulo. En tiu sama jaro, li publikigis la epikan poemon O Uraguai, dediĉita al la frato de la markizo Francisco Xavier de Mendonça Furtado (1700-1769), kie oni rimarkas la intencon je plaĉado al la forta administranto de la tiama Portugalio. Krom la portugalaj militistoj, la gvaranioj estas traktitaj laŭ pozitiva maniero de la aŭtoro, kie la jezuitoj rolas kiel sovaĝaj kruduloj, pro tio ke ili estis kontraŭaj al la politiko de la markizo, kaj estas pentritaj kiel interesitoj pri la trompado de la indiĝenoj. En tiu epoko striktiĝas lia rilato kun Pombal, kaj poste kelka tempo li fariĝas administra oficisto kaj sekretario de la markizo. Okaze de la politika falo de lia protektanto, Baziljo komencis suferi politikajn persekutadojn, kaj estis devigata translokiĝi el la Portugala Kortego al la Kolonio de Brazilo, kaj inverse, kiel formo de liberiĝo de la arbitraĵoj faritaj kontraŭ lin. En okazo kiam li estis en Lisbono li mortis en la 31-a de julio 1795, kaj estis sepultita en la Preĝejo de la Bona Horo. Verkoj
En Esperanto
Aliaj Referencoj
Literaturo
Vidu ankaŭReferencoj
|