Barnstorming


Barnstorming

Disvolvo Activision
Eldoninto Activision
Dato de lanĉo Marto 1982
Platformo Atari 2600
Ĝenro Vetkura videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
vdr

Barnstorming estas vetkura videoludo desegnita de Steve Cartwright kaj eldonita de Activision por la videoludilo Atari 2600 en 1982. Ĝi estis la unua ludo desegnita de Cartwright. La ideo rilate al Barnstorming venis al li dum li iutage spektis biplanon survoje hejmen post laboro.[1]

Ludomaniero

Ekrankopio de Barnstorming (Atari 2600).

La ludanto devas kontroli biplanon tra serio de garbejoj kiel eble plej rapide, evitante ventomuelejojn, ventoflagojn kaj anserojn. Trafo kun iu ajn objekto malrapidigas la aviadilon dum kelkaj sekundoj, kio pliigas la ĝeneralan tempon.

Ekzistas kvar niveloj de malfacileco elekteblaj per ludselektosistemo. Ludo 1 estas Hedge Hopper (10 garbejoj), ludo 2 estas Crop Duster (15 garbejoj), ludo 3 estas Stunt Pilot (15 garbejoj), kaj ludo 4 estas Flying Ace (25 garbejoj). En la unuaj tri ludoj, la aranĝo de garbejoj, ventomuelejoj kaj eĉ anseroj ne ŝanĝiĝas, ebligante plifacile memori la aranĝon. Ludo 4 estas la sola moduso kun hazarda kurso.

Origine, ludantoj kun tempo malpli ol 33.3 sekundoj en ludo 1, 51.0 sekundoj en ludo 2 aŭ 54.0 sekundoj en ludo 3 povus sendi bildon de siaj ekranoj al Activision. Ili tiam ricevis membrecon en la klubo Activision Flying Aces[2] kaj specialan insignon.

Recenzo

Barnstorming estis publikigita en marto 1982.[3] Richard A. Edwards recenzis Barnstorming en The Space Gamer, komentante ke "ĉi tio estas ludo, kiun neniu Atari VCS-posedanto devus manki. Aĉetu ĝin."[4]

En plipostaj recenzoj, Scott Alan Marriott de AllGame rimarkis la impresajn grafikojn de la ludo sed ankaŭ, ke ĝi fariĝis enuiga post ripetaj ludsesioj, notante ke "ĉiuj niveloj estas strukturitaj laŭ la sama maniero [...] Post kiam vi plenumas vian celon, vi povas aŭ provi denove aŭ vidi kiel rapide la kartoĉo flugas sub seĝojn."[5]

Referencoj

Bibliografio

  • (1981) Activision Video Game Cartridge Catalog. Activision. AG-940-08.
  • "Dateline". Activisions. Vol. 2. Activision. 1982.
  • (August 1982) “Capsule Reviews”, The Space Gamer (54), p. 28. 

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.